De pluraj tagoj, oni povas nun legi novan tradukon de famkonata romano :


"SEN FAMILIO" de Hector MALOT.


Noel jam tradukis la kvar unuajn ĉapitrojn... (sed li tradukas rapidege!)
Temas pri la malfeliĉa infaneco de knabo, kiu trairos Francion kun eta artistaro por vivteni sin. Kompreneble, li devos travivi multajn aventurojn...

Malkovru la mirindan rakonton pri la juna Remio kaj kuniru kun li sur la vojojn de nia lando...

https://www.ipernity.com/blog/58225

BONAN LEGADON !