Jen unu jaro ni perdis unu el la grandaj amikoj de afrikanoj, pastro Duilio. Apenaù ni memorigis pri li suferante en niaj koroj, jen alia novajho jhus kortushis niajn korojn: la forpaso de nia amiko, frato kaj patro Jacques Tuinder.

Dum kelkaj jaroj li kunlaboris kun mia frato Emile MALANDA. Jen lastjare antaù septembre li skribis al mi sciingante lian unuan mision por blindaj infanoj en nia lando. Mi aranghis invitilojn kaj finfine nia kara Jacques kun sia teamo atingis Kongon septembre 2010. Dank'al al la agado de Fondajho Evidente, kunlaborante kun nia asocio "Solidareco kaj Agado", ni laboris en du provincoj: Kinshaso kaj Bas-Congo (oriente de Kinshaso la chefurbo) kaj ni atingis gravajn rezultatojn: 430 senpagaj konsultadoj pri okuloj en Kinshaso kaj 335 en la provinco de Bas-Congo en Mbanza-Ngungu; 321 senpagaj okulvitroj distribuitaj en Kinshaso kaj 216 en la provinco de Bas-Congo en Mbanza-Ngungu. Senkakuli sunokulvitroj distribuitaj. Dank'al al la agado de nia frato Jacques kun sia teamo, ni atingis tiujn rezultatojn dum unu semajno. Kun li kaj lia teamo ni laboris chiutage la tutan tagon. Kaj la agado estis granda sukceso.

Afabla homo
Jacques estis tre afabla. Dum la laboro li chiam estis atentema. De tempo al tempo li petis al chiu el ni, chu banano? Chu kafo? Chu akvo, ... kaj tuje li alportis.

Esperantema homo
Esperantema li estis, li chiam ripetis al mi ke li faris tiun laboron ankaù dank'al esperanto. Ni devas danki Dr Zamenhof kiu donis al ni esperanton. Kvarope el Nederlando, nur li parolis esperanton. Li diris al mi "Jean, ni devas kapti la okazon por disvastigi esperanton. Li rifuzis paroli la anglan dum la parolado aù oficialaj aùdiencoj. "Jean, mi parolos en esperanto kaj vi tradukos francen". Tion mi faris dum niaj chiuj oficialaj kaj ne oficialaj rekontighoj. Li multe shatis esperanton. Dum lia restado en Kongo li sintenis rekontighi kun esperantistoj kaj li vizitis la landan e-asocion.

Laborema homo
Ni laboris preskaù la tutan tagon kaj Jacques senlace laboris. Ekstere abundis homoj kaj Jacques diradis "ni povas labori ghis nokten por servi chiujn personojn. Li restis staranta kaj laboris. Mi diris al li chu vi povas ripozi iomete, li respondis estas plezuro labori por tiuj homoj. Jen, la elektro foriris kaj Jacques preskaù malsanis sciante ni devus rompi la laboron. Mi admiris lin. Li laboradis kaj intertempe ni babilis por ripozi iomete.

Preghema homo
Mi rimarkis ke li estis preghema homo. Che la redemptoristoj kie li loghis, ne mankis tempo al li de tempo al tempo iri al la preghejo preghi. Kaj dimanche, la tuta teamo ni iris al la Sankta meso por preghi. Li kantis kaj dancetis.

Solidarema homo
La agado de Jacques bazighis pri la ideo de solidareco. Li diris al mi ke la interna ideo de esperanto estas solidareco. Zamenhof estis solidara homo li aldonis. Li diris al mi ke ne eblis paroli pri esperanto sen paroli pri la solidareco char estas la interna ideo de esperanto. Estas la esenco de esperanto kaj de Fongajho Evidente. Pro tio, el la provinco de Bas-Congo Jacques adoptis unu blindan infanon kiu nuntempe studas en Kinshaso la chefurbo pro manko de blindaj lernejoj; en Kinshaso, dank'al ilia agado, dek infanoj estis adoptitaj por kiuj ni pagis la alfabetigon. Dank'al ilia agado, dekon da skatoloj jhus alvenitaj staragas en mia domo enhavante okulvitroj, kelkaj vestajhoj, bastonoj kaj aliaj ajhoj por blinduloj .

Li certe multe intencis fari por tiuj infanoj. Li diris al mi se iam ni sukcesas konstrui centron por blinduloj en via lando, vi nomos ghin "Zamenhof Centro".

Dum unu semajno da laboro, ni multe babilis kaj bone konatighis. Li diris al mi "Jean, vi estas fidinda homo, estas bone ke vi trasprenis la taskon de via frato (kiu forestas)". Ni parolis pri multaj temoj, ni interkomprenighis tre bone. Vidante la mizeron de nia popolo, li diris "Jean, chio estas problemo en via lando. Kia mizero". Mi diris al li ke vi vere anstataùis pastron Duilion. Ni manghis kune, li vizitis mian familion, parolis afable kun miaj infanoj, li vizitis miajn gepatrojn. Frata, bona kaj eperantista etoso ni vivadis dum ilia restado. Kaj ni preskaù ploris kiam li kaj liaj kunlaborantoj adiaùdis nin che la flughaveno.

Jen lunde de la pasinta semajno li skribis jenan mesaghon al la sekretario de nia senprofita asocio "Kara Gastono,

Kun granda ĝojo mi ricevis vian mesaĝon. Al mi ŝajnas ke Jeroen rekte respondos al vi en angla lingvo. Li estas la kunordigonto de la dua misio!
Plej kore, Jacques"
Do, li jam planis la duan mision en Kongon. Multaj personoj atendis lin kaj li promesis reveni. Multaj personoj petas informojn pri li. Certe nun ni respondos ke nia frato Jacques forlasis nin.

Dankon kara Jacques pro tio kion vi faris kaj intencis fari por ni. Gloire via adoptita infano petis informojn pri vi hodiaù kaj ni ne sukcesis diri al li ke vi forlasis nin. Ni promesas kara ke ni diros la veron al li. Tiuj infanoj por kiuj vi pagis la alfabetigon petos informojn pri vi. Kion ni diros. Tiuj blinduloj kiuj esperis en vi, kion ni diros al ili? Tiuj personoj kiuj atendadas vian revenon en Kongon, kion ni diros al ili. Hodiaù kelkaj personoj kun kiuj vi kunlaboris dum via restado ploris vin sciigante ke vi forlasis nin. "Kio okazis Jean Bosco?" mi aùdadadis che la telefono.

Ni ankoraù bezonis vin, afriko ankaù bezonis vin, Kongo ankaù bezonis vin, Solidareco kaj Agado ankoraù bezonis vin, mi ankoraù bezonis vin, viaj blindaj infanoj ankoraù bezonis vin.

Ni esperas ke via agado ne malaperos kun vi.

Ripozu en paco kara amiko, kara frato, kara patro.
Dankon pro chio. Vivu eterne en la manoj de Jesuo.
Ghis por chiam...

Jean Bosco MALANDA
Prezidanto de Katolika Konga Movado
Prezidanto de Solireco kaj Agado



Vidu kelkaj fotoj pri Jacques Tuinder en mia Pagho.