01-Digantar-Zamenhof "Iel ni ekuzos Esperanton en nia lerneja sistemo," deklaris instruist-trejnisto, Devender GAUR [gaŭr], post mia prelego en la instituto Digantar (angle) en Ĝajpuro, Raĝastano. Li estis unu el la ĉ. 35 partoprenantoj en la "Labortendaro pri anglalingva pedagogio" (English Language Pedagogy Workshop) kiuj venis dum tiu 40-celsia semajno (22-28 Majo 2019) de Harjano kaj Raĝastano. La grupo konsistis el trejnistoj de instruistoj en registaraj lernejoj en Harjano, kaj instruistoj de la lernejo Digantar Vidyalay [vidjaalaj] (angle).

05-Digantar-partoprenantoj Dum tiuj tuttagaj sesioj, miaj kolegoj Rohit DHANKAR (angle; li estas ankaŭ unu el la fondintoj de Digantar) kaj Rajesh [raaĝeŝ] KUMAR (angle) de Fondaĵo Azim Premji (angle) kaj mi dividis niajn perspektivojn kaj proponojn pri efika (angla)lingva pedagogio en plurlingva Barato. La formala diskutado fluis dulingve - angle kaj hindie - ĉar kelkaj el niaj partoprenantoj ne bone regas la anglan. Neformale, kompreneble, aŭdeblis ankaŭ la raĝastana kaj la harjana. Ĝuste pro tiu ĉi lingvopolitiko okazis multe da vigla babilado!

03-Digantar-Afiksoj Mi faris mallongajn kvizojn pri la lingva diverseco en Barato kaj la mondo. Kiel ofte okazis antaŭe, estis multe da surprizo ankaŭ ĉi-foje inter la kvizitoj kaj pri la diverseco mem, kaj pri la propra nescio pri tiu fenomeno. Ni ankaŭ faris neformalan lingvan 'aŭditon' kun la grupo. Venis ĉ. 17 lingvonomoj el tiu 35-homa grupo. Malsame al similaj enketoj kiujn mi faris en Universitato Azim Premji, ĉi tie la lingvonomoj, la raĝastana (25,8 milionoj da parolantoj) kaj la harjana (9,8 milionoj) estis menciitaj jam inter la unuaj dek lingvonomoj - nesurprize, ĉar ili ja estas la grandaj lingvoj de tiu ĉi regiono. Poste venis la kumaona (2,1 milionoj) kaj la bagra-raĝastana (0,2 milionoj). Notindas, ke la registara popolnombrado de 2011 (angle) metas ĉiujn tiujn lingvojn sub la rubriko de la hindia! La sesio do estis bona enkonduko al la politikoj de lingvonombrado. Diskutado pri la fontoj de potenco de lingvoj substrekis la malsimplecon de la distingo inter 'lingvo' kaj 'dialekto'; la fenomenon de malegaleco inter lingvoj; kaj la plurajn faktorojn sociohistoriajn kiuj rolas en tiu malegaleco.

04-Digantar-What-Why-So Tagfine do (de la 24a de Majo), la aŭskultantaro estis jam preparitaj pri neegalecoj de potenco inter lingvoj. La prezentado de Esperanto kiel ilo de komunikada justeco kaj rimedo por interkultura dialogo estis do bonvenigita de la grupo. Ili miris, ke ekzistas kaj funkcias io tia, kaj ke ili neniam antaŭe aŭdis pri ĝi! Kompreneble, tiu ĉi grupo de hindia-parolantoj tute ĝuis la gusteton de Faiz en mia prezentaĵo.

02-Digantar-Koramiko Raportfine, mi menciu, ke estis sufiĉe da intereso pri ĝuste tiu ĉi lumbildo - la distingo inter 'amik(in)o' kaj 'koramik(in)o': "Jen afero tre utila," diris iu en la harjana! Entute, la sperto de la labortendaro estis tre ĝuebla: bone organizita kun afablaj partoprenantoj en bela (se varmega!) etoso. Post mia prezentaĵo mi petis kelkajn fotojn de ĝi, kaj tuj venis tiom da! Mi ĝuis la etoson de la labortendaro ankaŭ lingve, ĉar mi aŭdis tiom da harjana lingvo post sufiĉe longa tempo. Ĝuste en Harjano mi knabaĝis!