sennaciismo en la nuna mondo

dum la barata esperanto-kongreso kiu okazis 15-16 decembron 2018 en puneo, okazis ronda diskuto pri sennaciismo kiun gvidis mi kiel (vole-nevole) spertulo pri la temo. kiel usonano mi jam dum jardekoj rekonas kaj kontraustaradas la naciismon kiu regas usonan politikon.

Miko gvidas la diskutrondon la kongreson cheestis kelkaj komencantoj, do tial mi klarigis chion dulingve kaj komencis de la fundamentaj aspektoj de naciismo kaj sennaciismo. mi prenis la momenton instrui kelkajn gramatikajn kaj politikajn aferojn per la vorto "homaranismo" kiun mi instigis chiujn pli enketi. mi klarigis la problemojn rilate la militilan industrion kaj naciisman propagandachon. mi sciigis la grupon ke la problemo estas ege pli profunda ol la nuna usona registaro, aldonante iom da la historio de usona militemo naciisma.

mi petis iliajn opiniojn rilate la nunan registaron de barato. okazis vigla diskuto pri la grandega (preskau universala) problemo de naciismo kaj la ebla solvo per uzado de nia neutrala lingvo kiel instigilo en la direkto de paco per sennacieco. ni parolis pri la graveco de neutraleco koncerne internacian au interetnan lingvon. la angla povas bone funkcii kiel neutrala lingvo en barato, char ghi ne apartenas al iu ajn etno au regiono. sed en mondskalaj aferoj, uzo de la angla donas grandajn avantaghojn al britoj, usonanoj, australianoj, k.s. ni parolis pri la slogano "se vi celas gajni monon, lernu la anglan; se vi celas trovi amikojn, lernu esperanton".

eble internacia amikeco kontraustaras naciismon. mi menciis miajn lastatempajn spertojn en aurovilo (au aurourbo), kaj invitis chiujn partoprenantojn interagi kun tiu chi internacia (ech sennacia) komunumo por plibonigi rilatojn inter la internacia lingvo kaj la internacia urbo koncerna.