Kadre de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, mia universitato, Azim Premji University, organizas prelegon de d-ro Dhir JHINGRAN (profilo angle). Li estas direktoro de la Fondaĵo pri Lingvo kaj Lernado (Language and Learning Foundation) en Nov-Delhio. Jen la elangligita resumo de lia prelego:

***
Lingvolernado en Barato fokusas pri parkerado, ĥora ripetado kaj praktiko pri kopiado / manskribado. Estas malmulte da fokuso pri signifo-kreado. Infanoj pleparte estas pasivaj. Tiuj ĉi 'sekuraj' instrustrategioj ne subtenas fortajn lingvajn kaj legpovajn evoluojn dum la fruaj klasoj. La lingvaj situacioj en la klasĉambroj en nia lando estas sufiĉe diversaj rilate al la unuaj lingvoj de la infanoj, la instrulingvo kaj lingvaĵo uzataj en la instru-lernada procezo, kaj la lingvofono de la instruisto. Infanoj kiuj venas al la lernejo de malsimila hejmlingva fono kaj / aŭ malmulte da sperto pri la legopovo alfrontas grandajn malavantaĝojn dum la fruaj jaroj. Multaj el tiuj ĉi lingvoj estas subtaksataj, kaj oni konsideras la infanojn malpli kapablaj akiri fortajn legipovajn kapablojn en la lerneja lingvo. La instruado-lernado de lingvo bezonas kompletan ŝanĝon kaj la lingvoj de la infanoj devas trovi lokon en la klasĉambro.
***
La anglalingva prelego verŝajne estos alŝutata al YouTube. Mi raportos prie.