deutsch
Retrospektivo kaj elrigardo
printempo 2015
1a
Mi estas ekde 2008 ĉe Ipernity kun granda plezuro.
Mi ŝatas foti kaj verki pri miaj pensoj.
Unue mi faras por mi.
Tiam mi prezentas al leganto
miajn fotojn miajn konsiderojn
pri tiu kaj aliaj mondoj.
Mi trovas multajn samideanojn
speciale ankaŭ pli maljunoj kaj pensiuloj.
Mi ĝojas pri tiu internacia interŝanĝo.
2a
Al mi ne plaĉas multe sur nia mondo.
Pri tio mi verkis en miaj rakontoj.
www.ipernity.com/blog/elbertinum/869328
Sed mi forte opinias
aliformiĝoj ekkomencas ĉe mi.
Kuraĝigo
www.ipernity.com/blog/elbertinum/58676
Admirinde mi rimarkas tion
ankaŭ ĉe multaj aliaj homoj.
Mi trovas tion en la komentaroj pri miaj verkoj.
3a
La vintro estis bona - ankaŭ por mi.
Ne estis vera vintro
malmulte da neĝo kaj glacio.
Pri tio mi gojas
ĉar malmulta neĝo - malmulta inundo.
Ĉiam mi banas matene en la Elbe
kun granda plezuro.
Mi ne havis gripon - tuson - raŭkecon.
4a
Antaŭ tri jaroj mi aĉetis elektran biciklon.
Mi ne pentis ĝis hodiaŭ.
La biciklado ege plaĉas al mi.
La plej longa veturo - 70 km -
estis ĝis al la 'Kuhstall' - 'bovinostalo'
supre de la valo 'Kirnitzsch'.
La 'Bastei' estas 200m supre de la Elbvalo.
Per la elektrobiciklo mi povas veturi sen problemoj
per la 1a rapidumo.
Hieraŭ mi veturis kun amiko Wolfgang
al la valo de la 'Polenz'.
Tiu valo estas tre konata pro la martofloroj.
Multaj maljunaj homoj migris tra la valo.
Mi vidis 3 busojn kaj multajn aŭtojn.
Supre sur herbejo estas parkoplaco - 1 Eŭro
El la valo estis granda leviĝo - 400m -
Mi estis surprizita
mi povis veturi en la 1a rapidumo.
:-) Mi ege gojis kaj ĝuis :-)
! Vivu - vivu la inventistoj de elektrobiciklo !
Mi petas indulgon
se mi nun verkas kelkajn artikolojn pri tio.
Cetere mi deziras al ĉiuj gelegantoj
kaj speciale al la pli maljunoj
multe da gojo kaj plezuro
en kaj pri la vivo
amike Alberto
www.ipernity.com/doc/elbertinum/album/542037
La fotoj de Wolfgang
Sign-in to write a comment.