[de]

Malgrandaj notoj

? interbilanco !




1a pri miaj fotoj

Mi fotas - kion al mi plaĉas
aŭ al mi agrable impresas
en mia pli proksima aŭ malproksima ĉirkaŭaĵo
ĉiu sezono havas ĝian ĉarmon
Tre plaĉas al mi la koloroj de la floroj

Kelkfoje mi vidas motivon
kion mi ne serĉis

ekzemple

Hieraŭ mi vizitis la familion de mia filo
Li estis sur ludplaco
Tuj mi rimarkis la flavan elektran biciklon
Mi parolis kun la proprietulino
kaj fotis biciklon



Mi metis la foton sur mia TTT-paĝon
Tiamaniere mi eksciis de Peter Castell
pri la 'Sinclair C5'
Kaj tiamaniere mi ekscias neatenditajn novaĵojn
Tio tre plaĉas al mi


2a - pri miaj rakontoj

1996 mi verkis mian unuan rakonton
por mia filino
Ŝi ŝtaris kune kun ŝia edzo
en la germana luterana paroĥo
en Bukureŝto

La Ipernity 1996 estis malproksime
2008 atentigis min mia filo al Ipernity
Mi ĝojas pri tio
Mi ekkonis multajn homojn sur la mondo
Kaj mi konstatas:
Ĉiuloke vivas homoj
kiuj pensas kaj sentas kiel mi
Tiuj kontaktoj riĉigas mian vivon



Iom post iom mi verkis aliajn rakontojn
Ĉiuj eldiras mian vidpunkton
pri la vivo kaj la mundo
- Kaj memkompreneble -
Miaj gevizitantoj povas decidi mem
por akcepti - pripensi aŭ rifuzi


3a - pri Esperanto


UK 1908 en Dresdeno


Mi subtenas kaj eklernis la Esperantan lingvon 2008

La kaŭzoj

ĝi estas facile lernebla
ĝi estas konstruita kiel dua lingvo
ĝi ne forpuŝas la gepatran lingvon
ĝi estas parolata sur la tuta mondo
ĉiuj geesperantistoj lernis ĝin per konvinko
ĝi survivis kelkajn malpermesojn
en kaj post la mondmilitoj
multaj junuloj lernas ĝin tute konscia


4a - pri mia aĝo

Mi estas sufiĉe sana
- pro tio mi estas dankema -
mi banas ĉiumatene en la Elbo
antaŭ mia terposedaĵo



Ekde 3 jaroj mi estas vegetarano
mi ŝatas bicikli per mia e-biciklo
mi uzas ĝin por aĉeti kaj viziti geamikojn
en la ĉirkaŭaĵo



Mi estas ĉiam ankoraŭ scivolema
kaj lasas surprizi min



Mi dankas al miaj gelegantoj
pro iliaj komentoj kaj vizitoj
Ĉion bonan kaj sanon kaj progreson
en la korpo spirito kaj animo


Korajn salutojn el la belega Elbvalo
Alberto



Mi tradukis tiujn notojn


Vier Geschichten über Jan und Janina
[de] [es] [eo] [fr] [it] [hu] [cz][en] [cn]



Andere Welten - Horizonte - Traum oder Wirklichkeit
18 Artikel [eo] [en] [fr]


Meine Gedanken und Gefühle über die Welt
miaj pensoj kaj sentoj pri la mondo [fr] [en]