Horizontoj - revo aŭ realo

Novaj vestaĵoj



Baldaŭ ili staras antaŭ malgranda butiko.
Ili eniras.
Afabla vendistino salutas ilin.
« Bonan tagon -
Kion vi deziras - karaj geamikoj »
« Ni aĉetus kostumojn por niaj amikoj. »
La afabla virino nature rimarkas
ke Nina kaj Nino venas de alia planedo.
Ridete ŝi diras:
« Mi havas grandan elekton de vestaĵoj.
Rigardu kviete. »

Volonte ili rigardas la kolorajn vestaĵojn.
Ruĝa kostumo plaĉas al Nina tuj.
« Ĉu mi povus aĉeti tion kostumon? «
« Nature - Nina - vi scias,
ĉi tie estas ĉio senkoste »
Nina ne povas imagi tion.
«Nekredeble » ŝi diras.

« Al vi plaĉas la ruĝa kostumo,
bonvole surprovu.
Ĝi taŭgas bone al via nigra hararo.»
Nina provas la kostumon.
« Nu - bone vi aspektas « diras Nino
« mi ne rekonas vin. »

« Ĉu vi havas ĉi tie nur vestojn por virinoj »
opinias Nino.
« Ne - ni havas apude
grandan elekton ankaŭ por viroj. »

Tie Nino trovas oranĝkoloran vestaĵon.
« Nu - vi aspektas kiel monako »
opinias Leon ridete.
Ili adiaŭas de la afabla vendistino.
« Ĝis revido »
Kaj ili forlasas la butikon.
« Nu do - nun vi aspektas kiel ni. »
diras Leoni.

Ili venas sur malgrandan placon.
Kelkaj homoj promenas.
Ili estas vestitaj kun multkoloraj vestaĵoj.
Ĉiuj salutas niajn amikojn - afable kaj ridete.
Ili aspektas bona kaj sana.
Ĉio - la aero la lumo kaj la homoj
estas rilaksita.
Tiel ili iras malrapide tra la stratoj.
La milda kaj trankvila etoso
impresas ankaŭ Nino kaj Nina.
La domoj kaj ĝardenoj
aspektas belege.

Finfine ili ekhaltas
antaŭ malgranda kaj simpla domo.

Manuel diras:
« Ĉi tie ni loĝas kun niaj gepatroj.
Mi ŝatus inviti vin.
Vi estas iomete laca
pro la multaj - novaj kaj nekutimaj impresoj. »
Malrapide kaj kviete ili iras tra la ĝardeno.
Antaŭ floranta arbeto ili ekstaras.
Multaj koloraj ovoj pendas de la branĉoj.
« Eble vi miregas » diras Manuela
« sed tiuj multaj ovoj memoras
al la multaj kaj diversaj vivoj
sur tio kaj aliaj planedoj.
Ni havas la memorojn el niaj lastaj 12 vivoj.
Tio helpas nin kompreni kaj formigi
nian novan vivon sur nia planedo
nuntempe. »



Teksto kaj bildoj de Albert Jäger