[de] [fr]
[en]


50 jaroj - kaj iom saĝa





Antaŭ 50 jaroj ordinis min la episkopo kaj kardinalo
d-ro Lorenz Jaeger
en la katedralo de la Paderborn
kune kun 40 aliaj diakonoj

Estis grandioza ceremonio
ĉiuj estis forte motivitaj.
En la monato Aŭgusto
mi festis la primico
en mia hejmpreĝejo
in Bad Lippspsringe




Dum 7 jaroj mi estis sacerdoto.
Poste mi retiris min.


Kial

Dume mi kolektis spertojn:

Pri la aroganteco de la kristana eklezio
La romkatolika eklezio asertas
ke nur ĝi estas feliĉiga
ke ĝi havas la sole ĝustan doktrinon.

ĝi diras - ke la papo estas neerarema

Laŭ ĝi: Adam kaj Eva pekis -
Tiun pekon havas nun ĉiuj homoj
kaj nur Jesuo havis la potencon
tion pekon solvi.
Ĉar Jesuo mortis por ĉiuj homoj.

- oni asertas -


Dio ekzistas nur kiel patro kaj filo
ĝi ne ekzistas kiel patrino kaj filino.
La 3a dia persono - "la Sankta Spirito"
estas mistraduko

de "to hagion pneuma"
kaj poste de "Spiritus Sanktus"
kaj poste de "Der Heilige Geist"
"To hagion pneuma" estas
"La sankta spiro".
La vivo ekzistas nur per spiro.

Mi jam skribis leteron en katolika gazeto:
"La episkopo edziĝu nur unu fojon"
Tio estas skribita en la Nova Testamento
1 Timotheo 3,2

Mi devis viziti mian kardinalon.
Li diris al mi:
" Mi ne komprenas vin ".
La celibato estas leĝo
depost 1022 de papo Benedikto VIII

La katolika eklezio estas elektomonarkio
La papo estas elektata de maljunaj kardinaloj.
Li estas papo normale ĝis la morto:

En maljunaĝo ekzistas risko de granda timego
.
Kaj timego ne estas bona konsilanto.




Surprizo

La 11.02.2013 anoncas la papo Benedikt XVI
sian abdikon je la 28.02.2013 dudek horo.


La katolika eklezio postulemas por ĉiuj liberecon.
Ĝi mem ne estas liberama.
Okaze de la inaŭguro de la koncilio de 1962
juna viro diris
" La montoj tremas - kaj naskiĝas muso"
Mi ne kredis lin - sed li pravis.
Bedaŭrinde.

_______________


Sed estis ankaŭ bonaj spertoj.

Mi lernis mediti.

Ĉiun matenon dum 30 minutoj
estis tempo por meditado.
Kaj mi lernis ankaŭ elokventecon.
Dimanĉe oni devas prediki.

Por mi - por miaj gepatroj kaj miaj gefratoj
estis malfacila tempo.

Mi studis pedagogion,
sporton - fizikon - kemion - kaj la germanan literaturon.
Dum la studado mi konatiĝis kun mia estonta edzino.

Evangelia profesoro nin
geedzigis en la 2a tago de la Kristnasko.
Poste ni havis 3 infanojn - 2 knabinojn kaj 1 knabon.
Mia edzino mortis en la aĝo de 56 jaroj je kancero.

La plej maljuna knabino estas pastorino same kiel ŝia edzo.
Ili loĝas 40km de mia domo.

___________

Per miaj spertoj en la katolika eklezio
mi estas tre skeptika
pri la promesoj de la grandaj naciaj kaj internaciaj grupoj.
Ĉiuj promesas al ni la plej bonan.
Mi estas tre malkonfida.

En demokratio ni povas elekti sed nur partiojn.

La estrojn de la grandaj grupoj ni ne povas elekti.
Ili ne volas lasi sin elekti
kaj malelekti tute ne.



Multe da mono havi kaj multe da mono ĝuegi -
tio estas kiel drogo.
Neniu rezignas pri tio.

_________

Mi nun vivas en libero kaj amo al ĉiuj.
Mi plilarĝigas miajn sciojn
Mi profundigas miajn sentojn
al mia familio
al miaj amikoj
al miaj konatoj
al la mondo
kaj al la universo
al kiu ni ĉiuj apartenas

Mi vivas atenteme -
la vivo estas grandioza donaco
Mi konsideras min
realista optimisto
kaj kiel
optimista realisto

Tio estas miaj pensoj okaze de
mia 50a jubileo de ordinado.

Mi deziras al ĉiuj
kiuj tion legas
sanon de korpo kaj animo

Saluton Alberto


traduko per helpo de Norbert Karbe kaj Benoît Philippe

la fotoj
1. la katedralo de Paderborn
2. Mi estas 2a vico maldekstre
3. La domoframskeleto "Adam kaj Eva" en Paderborn
4. Die...
5. la skulpturo de la "Pontifex Maximus" de la papo de Ralf Zickermann
6. Verschieden
7. Ekvido sur la adorejo de Pirna
8. Pramo de la Elbe apud Rathen