En la domo de Leon kaj Leoni



Ĉe la eniro tuj ĉirkaŭas ilin bela sento
kvazaŭ oni bone alvenas hejme
post longa ekskurso.
Nina kaj Nino estas nature sciolemaj
kia estas la loĝejo
kia estas la manĝaĵo kaj la trinkaĵo
Leon divenas iliajn pensojn kaj sentojn
« Lasu vin surprizi
vi spertis hodiaŭ jam multaj novajojn »

« Sed unu demandon mi havas «
ĉi tion Nino ŝatus scii
« Estas ne malhele
estas konstante hele kiel matene »

« Nu - Nino - pri tio miregas ĉiuj novalvenintoj
aŭ ili venas de planedo kiu estas simila al nia planedo
vi scias -
nia planedo havas pli malferman konsiston
kontraŭe al via planedo
la lumo venas ĉi tie el ĉiuj flankoj
eĉ de malsupre
Sed ĝuu nur la lumon
vi povos dormi ĉiam
Ankaŭ ni devas regeneriĝi

Vi volas scii
ion de nia manĝaĵo kaj trinkaĵo
lasu vi surprizi «




Ili venas en simplan ĉambron
sur la tablo estas
kvar teleroj kun kuleroj
kaj kvar glasoj
En pelvo estas ia fruktosalado
en vitra kruĉo estas suko
« Bonan apetiton »
diras Leon
Scivolema ili gustumas de la salado kaj de la suko
« Ĉu gustas bone? » demandas Leoni
« Bonege -
gustas simile kiel eĉ ni
sed estas ankoraŭ iu nekutima
sed bonega gusto »
« Tio nin ĝojigas
nun ni montros al vi vian ĉambron »




Tie vi povas loĝi kaj dormi
tiel longe kiel vi volas resti ĉe ni
Kiam vi elripozis - venu malsupren »



Leon kaj Leoni adiaŭas
Nina kaj Nino estas lacaj
kaj baldaŭ ili ekdormas

___________


la fenestro estas malferma
du birdoj flugas sur la tabulon de la fenestro
ili rigardas dekstren kaj maldekstren
kaj ili ekkantas koncerton
unue mallaŭte -poste laŭte
evidente nur por la ambaŭ - Nino kaj Nina
Ili ankoraŭ dormas
sed la pepado efikas
Nina vekiĝas -
mirigite ŝi frotas siajn okulojn
kie estas ŝi
ah jes - ŝi estas en la domo
de Leon kaj Leoni
ankaŭ Nino vekiĝas
li rigardas al la fenestro - li ridetas
« Nina - estas tiom bele
mi kredas - ke la birdoj donas koncerton por ni »
Ili sentas vivan kaj gajan komunikadon
la birdoj sviĉas de
nove
kaj ili ekflugas
Nina kaj Nino rememoras la hieraŭ tagon
la heleco - la silento
la freŝeco de la mateno
ili pleniĝita per nekutima feliĉosento

Ili ekstaras - ili iras al la fenestro
ili rigardas flegitan ĝardenon
ili vidas verdan herbaron
kun bluaj floroj
kaj antaŭe staras skulpturo
viro kaj virino - du amantoj



Apud la fenstro estas pordo
ili malfermas la pordon
kaj ili subeniras sur ruja ŝtuparo


Ĉiom havas gajan kaj freŝan elradiadon

Leon kaj Leoni jam atendas ilin
«Nu - bonege dormita »
« Bonege » respondas Nina
« Sed kia skulpturo estas en la ĝardeno »
« Ni nomas ilin 'la amantoj'
kiam ni vidis ilin ĉe la skulpisto
ni tuj ekamis ilin
por ni ĝi estas la simbolo de nia amo »
« Jes - al ni ankaŭ plaĉas »
diras Nina - kaj Nino konsentas
« Sed bonvolu nun matenmanĝi »
« Nu bone - tion ni faros »

Ili iras en la ĉambron
ili eksidas ĉe la manĝotablo
estas ree suko kaj pano
kun konfitaĝo el fruktoj
« Ni bakis por vi panon
Bonan apetiton »
Al ĉiuj gustumas
ili manĝas malrapide kaj trankvile



Teksto kaj fotoj de Albert Jäger
traduko per helpo de
Manfredo

Parto 2.1.