La redaktoro de http://www.edukado.net informas ĉiujn, ke en la ĵus lanĉita retpaĝo aperis tutnovaj funkcioj kaj servoj.
Unu el la plej gravaj novaĵoj estas la lanĉo de la sekcio ‘Diplomlaboraĵoj’.
La celo estas kolekti informojn pri la sciencaj verkoj, kiujn oni dise en la mondo faris je studfina periodo en universitato aŭ altlernejo pri esperantologiaj au interlingvistikaj temoj en Esperanto au en alia lingvo.

Jam komenciĝis la kolektado de la informoj kaj specimenoj per la enretigo de la enhavo de la eldonaĵo Bibliografio de disertacioj pri Esperanto kaj Interlingvistiko, verkita de Edward Symoens. Ĉar multaj autoroj, listigitaj en tiu eldonaĵo, ankorau vivas, ni preferas, ke ili mem registru sian verkon kaj eventuale aktualigu la informojn, raportu pri posta vivo de la verko, aperintaj recenzoj, artikoloj kaj eventuale ili alŝutu al la prezento ankaŭ specimenojn, resumojn aŭ la tutan laboraĵon.
Por tio ekzistas du ebloj :
Eblas registriĝi ĉe la retejo por ke post la aldono de la informoj kiam ajn la enmetinto povu modifi la reguistraĵon.
Se iu ne volas aparteni al la membraro de la retejo, eblos kontakti la redaktoron kaj peti ŝin je aldono de la informoj. En tiu ĉi kazo ni petas la aŭtorojn konsulti la formularon kaj sendi la necesajn informojn en mesaĝo.

En la sekcio ‘Diplomlaboraĵoj’ eblos per rapidaj serĉiloj ricevi trarigardon pri la jam prilaboritaj verkoj, trovi ekz. en kiuj universitatoj ili estas konsulteblja, en kiuj landoj aperis tiaj verkoj, ricevi laujaran orientigon aŭ ekzemple listigi verkojn lau la diversaj subgrupoj kaj temoj.

La kolekto unua-periode celas nur la sube listigitajn sciencajn verkojn, kiuj laŭ la bolonja sistemo estas difinitaj en 3 sinsekvaj etapoj:
1. Bazaj studoj (3-4 jaroj) kun diplomo licencia / bakalaŭra
2. Majstraj studoj (2-3 jaroj) kun diplomo magistra / majstra
3. Doktoraj studoj (3-4 jaroj) kun doktora diplomo.

Habilitiga diplomo ekzistas nur en kelkaj landoj, sed kompreneble ankaŭ tiaj verkoj estas bonvenaj.
Postdiplomaj studoj rezultiĝas en postdiplomaj diplomoj sen aldona titolo. Al tiu grupo apartenas ekzemple la laboraĵoj verkitaj dum la Interlingvistikaj studoj en Poznan. Ankau tiujn verkojn ni petas registri.
Ni ebligas aldonon de la laboraĵoj rilataj al la usonaj bakalaŭra, majstra kaj doktora diplomoj kaj de la ĉe AIS akireblaj bakalaŭra, magistra kaj doktora diplomoj.

Lau niaj enketoj atendatas ĉ. 250-300 laboraĵoj, sed por tio necesas grandskala kunlaboro.

Bonvenigas viajn kontribuaĵojn kaj materialojn la redaktoro, Katalin Kováts (katalin@ikso.net )

Ligo al la sekcio: Diplomlaboraĵoj: http://edukado.net/biblioteko/diplomlaborajhoj
Ligo al la formularo : http://edukado.net/biblioteko/diplomlaborajhoj?aldoni=1