D-ro Ferenc Jáki (16. 11. 1919--26. 03. 2010.)
honora membro de UEA kaj HEA, Cseh-instruisto kaj membro de la hungara
ekzamenkomisiono, la karmemora 'Feri Bácsi' de multaj hungaraj esperantistoj.

La adiaŭa ceremonio de 'Feri Bácsi' okazos la 10-an de aprilo (sabate) je la 11-a horo en la romkatolika preĝejo Sankta Miĥaelo en Érd-Ófalu. Ĉe speciala memorloko oni povos meti malgrandajn florkronojn, prefere opajn florojn aŭ malgrandajn florbukedojn. La tombo de la cindroj estos Danubo -- ĉe iu malgranda insulo estos disĵetitaj la cindroj en la akvon de Danubo.

Nekrologo legeblas en la Panteono de Esperanto-instruistoj ĉe edukado.net.

Foto: Veronika Dobrán (dec. 2009)