Ora pola aŭtuno akceptis la partoprenantojn de la sekva interlingvistika sesio kaj de la instruista trejnado en UAM, Poznano. La 3a semestro de la trijara studado ofertis - ankau ĉi-foje - interesan programon kun elstaraj prelegantoj: pri interlingvistiko Vera Barandovska, pri esperanta literaturo Istvan Ertl, pri esperanta gramatiko Probal Dasgupta, pri ĝenerala lingvistiko Michael Farris. Prof. Dasgupta renkontiĝis ankau kun aliaj kolegoj en la Lingvistika Instituto de UAM.

La unua sesio de la unujara instruista trejnado (komuna entrepreno de UAM kaj ILEI kunlabore kun Edukado.net) okazis paralele, - sed ebligante parte sperti la suprajn kursojn -, sub la sindediĉa gvido de Katalin Kováts kun la kontribuo de Ilona Koutny. Naŭ partoprenantoj el 8 landoj estis inicataj al la praktiko de instruista profesio. Ili povis konsulti abundan instrumaterialon kaj provi la teknikojn.
La lastan tagon okazis la sekva novtipa KER-ekzameno, al kiu aliĝis 10 personoj (5 el la instruista trejngrupo).
Merkrede la fervojista domo donis lokon al la kutima komuna vespero de studantoj, studintoj, prelegantoj kaj lokaj esperantistoj por komuna amuziĝo.

La kultura aranĝo Arkones, ĉi-foje jubilea, 25a (18-20.09) atendis semajnfine la interesiĝantojn kun abunda programo de la subjektiva prelego de la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta (Esperanto, Barato kaj UEA) tra la muzikaj prezentadoj de la tradicia mielvespero ĝis teatraj prezentadoj (Jalta E-teatro, Zamenhof-prezentoj de M. Miglucci, de G. Handzlik). Okazis prelegoj pri UEA kaj Unesko (Barbara Pietrzak), pri Lidia Zamenhof , Andreo Cseh (Katalin Kovats) kaj Istvan Szerdahelyi (Ilona Koutny) kiuj kompletigis la programon de la universitata sesio.
La kunordigo de diversaj entreprenoj pruviĝis sukcesa.

Raportis:

Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz

Jen kelkaj bildoj: https://www.ipernity.com/doc/edukado.net/album/150279