Jene ni przenetas erojn de filmita leciono, gvidita laŭ la rekta metodo, surbaze de la libro Esperanto per rekta metodo, de Stano MARČEK.

La lecionon ni filmis en Slovakio, dum SES somere de 2008, gvidis ĝin Stano mem.

La libroprezenton vi povas legi ĉi tie

kaj vidi la aliajn 34 diverslingvajn versiojn ĉi tie:

Ni scias ke en multaj kursoj oni uzas la materialojn kaj ŝatus legi ĉi tie pri la spertoj de la kolegoj.

Ni invitas la aŭtoron mem sekvi la diskuton, komenti la prezenton kaj respondi al eventualaj demandoj.

Mia plano estas prezenti al la spektantoj tri ĉefajn erojn de la filmita leciono kaj proponas ilin analizi kune. Ili estas a) instruo de nova materialo, b) ekzercigo de la jam lernitaj eroj, c) kantigo. Mi finredaktas kaj aperigos tiujn erojn unu post la alia, depende de tio kian intereson ni spertas en la retejo pri ili.

a) Jam pretas la unua ero de la filmo, en kiu Stano instruas tutnovan gramatikeron el la leciono nr 13. La materialo estas la sufikso -IL. Antaŭ ol vi spektas tiun filmon imagu kiel vi mem prezentus tiun gramatikaĵojn, kiujn ekzemplojn vi donus kaj kiel okazus viaj eksplikoj sen povi uzi nacian lingvon, do, parolante, agante nur en Esperanto. Dum la spektado provu noti kiujn manierojn uzis Stano pro kalrigi las encon de la vortoj. (Estas pluraj!).

Jen la ligo de la lecionero pri la sufikso -IL.

b) Por la dua parto mi havas ĉ. 45 minutan materialon. Ĝi estis la lasta ekzercoparto antaŭ ol la grupo transiris al la 13a leciono. Dum la ekzerco Stano unu post la aliaj prenis la jam lernitaĵojn, surfis de temo al temo (ĉu leksika, ĉu gramatika, uzis korusan ripetigon, korusan respondigon, kelkfoje individuajn paroligojn). Por vere kompreni kion li faris, dum la unua spektado necesus noti ĉiujn traktitajn erojn kaj poste preni enmanen lian libron kaj vidi kie la koncernaj eroj situas en la lernomaterialo. Vi vidos ke li iras zigzage en la ripetado. vere plej boen konstati tion vi bezonus vidi la tutan lecionon (45 minutojn). Ankaŭ tio estos interesa esplorado kiom da fojoj li revenas al la ĵus antaŭe lernita materialo, kaj kiom ofte li reprenas pli fruajn erojn.

Ankaŭ la uzitaj teĥnikoj estas diversaj. Je la dua spektado de la filmeto(j) bv rimarki a) kiel li elvokas memoraĵojn, b) kiujn demandoteĥnikojn li uzas, c) kiel li korketas erarojn, ĉ) kiel la kursanoj partoprenas, d) kiuj estas la tutkomencantoj kun malfacilaĵoj, e) kiujn rolojn kaj efikojn havas la bildkartoj kaj la libro, f) kiuj kapabloj estas akcentitaj dum tiumetoda instruado kaj g) kia estis la etoso dum la kurso.

Kion vi pensas, je kiu grado de la lingvokono (pasiva) kaj lingvouzo (aktiva) alvenis la kursanoj je tiu punkto de la kurso, fine de la 4a tago, kun tage 4-5 hora studado.

Jen la ligo al la blokoj de la 45 minutoj.

1) Filmeto nr. 1 (9 min 45 sek., 92 MB, do, estu pacienca je la elŝuto)

2) Filmeto nr 2-5 (venos baldaŭ!)

c) La tria parto de mia prezento estas la kantoj, kiuj estis la "desertoj" post bona laboro. Ni prezentas instruond e nova kanto kaj ankaŭ kelkajn aliajn kantojn, nur kantitajn, simple por ebligi al la kolekgoj aŭdi kaj lerni ilin. Pri ili vidu la apartan blogoparton.

Kun al espero ke Stano kaj mi helpas al vi en la analizo kaj eventuala trejniĝo pri tio kiel uzi la lernilojn ni invitas vin al konscienca spektado de la filmoj, sekvo de niaj demandoj kaj tre-tre petas esprimi vian opinion, starigi viajn demandojn. (Se vi ne estas membro de Ipernity, vi pvoas kontakti min je la adreso de redaktanto(che)eduakdo.net kaj mi mem publikigos viajn skribaĵojn, indikante vian nomon.

Antaŭdankon kaj bonan spertiĝon al vi ĉiuj.

Katalin kaj Stano