Verkis Guo Moruo Elĉinigis Zhang Xuesong

La ĉielo estis malhela, sen sunradio.

La maro estis terure blua, la ondetoj lekantaj strandon eligis ritman sonon similan al zumado de amasaj fiŝoj en akvo.

Ĉio estis antaŭsigno de l' ŝtormo.

La insuloj en la maro estis tiel trankvilaj kiel ebonaj skulptaĵoj.

Mi marŝis al la strando kun lunĉ-skatolo, kaj sidis en la fiŝkapta boato albordiĝa.

Estis seninteresa kaj morna sceno. Mi malfermis la lunĉ-skatolon, kaj ĝin fermis denove.

Kapturnante mi vidis la solecan kermaciejon en pina arbaro. El ties alta kamentubo konstruita el ruĝbrikoj, leviĝis malpeza rubando de griza fumo...

el esperanto.cri.cn/2841/2017/12/29/262s196688.htm