Lampiro flugas malalte super la herbejo en somera nokto, portante ruĝan lampeton, por zorgeme gardi la mondon de l' floroj kaj herboj.

Lampiro, ĉu vi ne sentas ke via lumo estas tro malforta? Ĉu vi ne sentas ke vi nun bruligas vin mem?

La lampiro ne respondas. Ĝi ankoraŭ flugas senĉese jen tien jen reen, portante la belan ruĝan lampeton bruligita de sia vivo, inter la floroj...

- laŭ poemprozo de Ke Lan