Aŭtuna Nokto

Verkis Bakin     Trad. Wang Chongfang

Ekstere pluvegas. La ĉielo estas nigra kiel ĉina inko. Vento blovas tra la fenestrofendoj en la ĉambron, ke la lampo sur la skribotablo kelkfoje palpebrumas. Kiam mi turnas la libron Sovaĝa Herbaro1 ĝis la lasta paĝo, mi levas mian kapon kaj kvazaŭ vidas, ke s-ro Lusin staras antaŭ mi.

La sama malalta staturo, la sama nigra robo, la samaj densaj brovoj, la samaj grandaj lipharoj, la sama penetrema rigardo, la sama afabla rideto, kun cigaredo inter la fingroj de la dekstra mano. Li profunde eksuĉas la cigaredon kaj elblovas fumnubon en la aeron.

Li malrapide paŝas tien kaj reen en la ĉambro kaj sidiĝas sur la seĝo. Li fumas kaj legas. Li parolas, li skribas kun la busto klinita super la skribotablon, li kuŝiĝas sur la liana kuŝoseĝo por ripozo, li subite eksplodas per sonora rido …

Kiom ajn mallume estas ekstere, se li nur levas la okulojn, la tuta ĉambro tuj heliĝas. Lia rigardo estas tiel penetrema, ke estus al vi neeble eĉ havi ekintencon mensogi antaŭ li. Malgraŭ ke senĉese pluvegas en la korto, se li nur ekparolas, vi tuj sentus, ke ĉiu lia vorto klare eniĝas en vian koron. Li neniam riproĉis aliajn dum sia vivo. Li kuraĝigus vin, konsolus vin, pacience helpus al vi pli larĝe malfermi la okulojn kaj kondukus vin je la mano antaŭen. Se troviĝus malhelpaĵo sur la vojo, li forigus ĝin por vi.

Li tute ne ŝanĝiĝis. Li ankoraŭ estas tiel kvieta, tiel sincera, tiel varmkora, kaj tiel afabla. Li sidas sur la seĝo, kaj lia korpo kvazaŭ dissendas ondon post ondo da varmo. Mi sentas, ke en la ĉambro fariĝas pli kaj pli varme.

La vento tremigas la fenestron, la pluvo torente faladas. En la ĉambro la lampo verŝas palan lumon. Sed de tie, kie li sidas, venas blindigaj radioj. Mi fikse rigardas tien. Tra la nigra robo mi vidas ruĝe brulantan koron. Lia koro ĉiam brulas, ke ĝi fariĝas helruĝa, travidebla kaj brile radianta. Dum mi rigardas la koron, mia tuta sango bolas, kaj mi sentas la bezonon ellasi la varmon el mia korpo kaj la deziron pri sindediĉo. Ne unuafoje mi havas tian senton. Antaŭe, kiam mi estis en rekta kontakto kun li aŭ legis liajn verkojn, mi vidis tiun ĉi flamantan koron kaj ofte havis tian senton. En efektiveco ne nur mi, sed ankaŭ multaj aliaj gejunuloj siatempe ricevis de tiu ĉi koro varmon, kuraĝigon kaj inspiron.

Li stariĝas kaj paŝas al la fenestro, kun la koro ankoraŭ flamanta en la brusto. De multaj jaroj, mi rememoras, tiu ĉi koro ĉiam flamas kaj ĉiam montras al homoj la vojon. Kien ajn li iris, lia koro eligis lumon kaj varmon. Mi scias, kiom multe da gejunuloj kun animvundo turnis sin al li, por peti helpon, kaj kiel li zorge kuracis iliajn vundojn kaj helpis al ili reakiri la energion kaj kuraĝon, por iri plu al la luma estonteco.


“Bonvolu ne foriri de ni!” Ankoraŭfoje mi aŭdas tiun peton. Tio estas la voĉon de multaj homoj, precipe de multaj gejunuloj. Mi aŭdas laŭtan respondon: “Neniam mi foriros de vi!” Tio estas la voĉo, kiun mi ofte aŭdas de multaj jaroj. Mi vidas, ke li, starante ĉe la fenestro, eksvinas la manon al la ekstero kaj kvazaŭ ree diras al iu tiujn ĉi multfoje diritajn vortojn.

La pluvo ĉesis, la vento kvietiĝis. En la ĉielo aperis, mi ne scias kiam, iom da grizo. Regas nokta silento. Estas aŭdebla eĉ la krakete brulanta koro. Li premas sian manon sur la bruston, kaj mi sentas, ke lia korpo iom skuetiĝas. Mi aŭdas lian ekscitan voĉon:

“Forgesu min kaj mem zorgu pri via vivo. Sed mi neniam forgesos vin.

“Kion do, pro vi mi ne volus fordoni?

“kion do por vi, mi hezitus fari?

“Ĉu mi iam min retirus de la vero? Aŭ ĉu mi klinus mian kapon antaŭ la perforto?

“Por la vero, ĉu mi ne estas kuraĝa paroli, agi, blasfemi, ami kaj malami?

“Ĉu ne jam aperas antaŭ vi ‘la lumo de la estonteco’, kiun mi antaŭdiris?

“Do ankoraŭ tenu en via memoro: por la vero estu kuraĝa ami, malami, paroli, agi kaj strebi!

“Kuraĝe marŝu antaŭen al pli hela lumo!”

La voĉo rompas la noktan silenton. Ŝajnas, ke la tuta spaco tumultiĝas, eĥoj aŭdiĝas de ĉiuj flankoj. La sonoj iom post iom kunfandiĝas kvazaŭ en unu grandan mason. Venas de kie mi ne sicas fajro, kaj ĝi tuj ekbrulas. Ju pli ĝi brulas, des pli ĝi heliĝas, tiel ke en la tuta ĉambro kaj eĉ en la tuta nokta spaco fariĝas tiel lume, kiel dumtage.

La maso plu brulas kaj pli kaj pli malgrandiĝas, ke fine ĝi fariĝas io simila al homa koro. Ju pli ĝi brulas, des pli ĝi alten leviĝas, kaj iom post iom ĝi supreniĝas al la ĉielo, kie ĝi pendas kvazaŭ la ruĝa suno ĵus leviĝinta.

Mi ree turnas mian rigardon al la fenestro por vidi la figuron de s-ro Lusin, sed ĝi malaperis mi ne scias kiam.

Mi rapidas al la fenestro. Mi trovas, ke tio, kio pendas en la ĉielo simile al ĵus leviĝanta suno, estas la flamanta koro de la sinjoro. Je la unua rigardo mi vidas nur la koron. Sed, levinte la kapon, mi faras pluan pririgardon: ĉu ne estas tie ankaŭ la afabla vizaĝo de la sinjoro? Kiel gaje li ridas! Tiel plenkore, gaje ridantan vizaĝon de li mi neniam antaŭe vidis!

Ankaŭ mi ekridas, ridas plenkore, gaje.

Mi scias, ke s-ro Lusin ne mortis kaj neniam mortos!

Mi revenas al mia skribotablo kaj, ferminte la libron Sovaĝa Herbaro, ekvidas kun granda miro, ke ankaŭ sur la libro brulas la travidebla ruĝa koro …

Jen kion mi sonĝis, apogante mian kapon sur la malfermita Sovaĝa Herbaro de s-ro Lusin, en aŭtuna nokto.

De ekstere aŭdiĝas ankoraŭ la bruo de la pluvo kaj la sono de la pluvogutoj falantaj sur la foliojn de la baŝoo2 kaj la ŝtonan peronon.

Kaj tamen sur la libro de la sinjoro mi efektive vidas la hele flamantan koron.

---------
1. Sovaĝa Herbaro estas kolekto de poemoj en prozo, verkitaj de s-ro Lusin.

2. baŝoo (Musa basjoo) ; japana banano