Korespondo estas tradicia maniero de la praktiko de Esperanto, same kiel multaj esperantistoj mi ankaŭ ŝatas korespondadon, speciale korespondi kun alilandaj esperantistoj. Mirja Perunka, mia finna korespondantino, estas unu plej bona el miaj plumamikoj.

Tempo returniĝas al aŭgusto 1988. Iun tagon mi ricevis poŝtkarton el Roterdamo. Mi miris, mi ne havis amikon en tiu loko, kiu skribis al mi? Post legado mi sciis, ke la sendinto estas Mirja Perunka, finna kongresanino de la 73a UK, kiu sciis mian adreson dum la kongreso kaj skribis al mi. Kiel ĝoja mi estis, ĉar unuafoje mi ricevis korespondpeton el fremdlando, mi tuj respondis...

Mirja loĝas en Rovaniemi, nun jam estas 81-jaraĝa, ŝi eklernis Esperanton en 1979, tiam ŝi estis jam 69-jara. Kiel tiel altjara maljunulino ankoraŭ lerni fremdan lingvon estas nepenseble al ni ĉinoj, sed Mirja lernis, lernis sola...

Mi tre interesiĝas pri la lernorimedo de sinjorino Mirja Perunka. Ŝi prezentis, ke kiam ŝi ne havis leteramikon, ŝi praktikis sian cerbon tradukante el la gepatra lingvo en Esperanto. "La plej bona rimedo estas skribi!" ŝi diris; ŝi skribis al si, en ŝia tirkesto estas multaj skribaĵoj pri diversaj temoj. Ŝi praktikis sian aŭdon kaj parolon en "kasedo-rondo" (t.e.oni korespondas per voĉletero - sonbendo; ĝenerale unu rondo konsistas el 5-6 homoj.)

Mi lernis de Mirja desegni la "arbon de la gramatiko de Esperanto". La "arbo" vere granda, kun densaj branĉoj kaj folioj! Mi bone sciis la strukturon de Esperanta gramatiko pere de ĝi.

Multe da fojoj Mirja instigis min sendi skribaĵojn al "Esperanto Finnlanda" kaj aliaj revuoj. Kvankam mi ofte publikigis miajn artikolojn en niaj gazetoj, tamen neniam en eksterlanda. Sub ŝia kuraĝigo mi sendis la prozaĵon "Aleo" al la redakcio de Esperanta Finnlando en novembro 1990. Ha, mi sukcesis, ĝi aperis en al unua numero de ĉijaro.

Speciale dankinde estas, ke Mirja donas al mi multe da libroj. Ĉe nia lando fremdlandaj libroj kaj gazetoj estas preskaŭ ne mendeblaj. Iam mi petis, ke ŝi aĉetu por mi "Plenan Analizan Gramatikon de Esperanto" ĉe la libroservo de la 74-a UK. En Brajtono ŝi malsanis, kaj partoprenis nur iom da programoj, tamen ŝi vizitis tiean libroservon kaj aĉetis por mi la libron.

"Mi tre rekomendas vin daŭre lerni la Lingvon Internacian! Vi estas juna, vi havos eblojn uzi kaj utiligi ĝin!" En la leteroj sinjorino Mirja Perunka ĉiam kuraĝigis min studi pene Esperanton. Ŝi ĉiam gratulas kiam mi estas iom progresa. Ŝiaj leteroj donas al mi grandan forton, kiu igas min persisti en la studado.

En la mondo la plej trezora estas amikeco. Sinjorino Mirja pliaĝas ol mi je 58 jaroj, nia korespondado daŭras nur tri jarojn, tamen ni starigis amikecon sinceran, puran kaj profundan, ĝi superis la limojn de la kontinentoj, nacioj, lingvoj, eĉ aĝoj.

Vivu nia amikeco!