Trezoro de l' Sierra Madre (PDF)

The Treasure of the Sierra Madre (Trezoro de l' Sierra Madre) estas filmo el la jaro1948, verkita kaj direktita de reĝisoro John Huston, surbaze de la germanlingva romano: Der Schatz der Sierra Madre, verkita de B. Traven. La filmo rakontas pri du usonaj malriĉuloj (ludataj de Humphrey Bogart kaj Tim Holt) en Meksiko dum la 1920-aj jaroj. Ili renkontas maljunulon, kaj la tri viroj serĉas, trovas kaj fine perdis oron en la Montaro Sierra Madre.

The Treasure of the Sierra Madre estis unu el la unuaj filmoj el Holivudo farita preskaŭ tute ekster Usono (en Tampico, Meksiko), tamen la nokto-scenoj estas filmitaj en usona filmstudio.

En la filmo prezentiĝas steluloj Humphrey Bogart, Walter Huston (patro de la reĝisoro), Tim Holt, Alfonso Bedoya kaj Bruce Bennett.

La filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de l' Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial rezervata ĉe la Usona Nacia Film-Registrejo.

La romano de B.Traven estas tradukita en Esperanton de Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser:

https://www.bod.de/buchshop/la-trezoro-de-la-sierra-madre-b-traven-9783756857838


https://traven-esperanto.blogspot.com/