http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-la-matematiko-au-kial-unu-kaj-unu.html




Cezar

La matematiko estas stranga scienco


(aŭ kial unu kaj unu ne povas esti du)



La matematiko estas stranga scienco,
ĝi baziĝas kvazaŭ sur aero, sur sapvezikoj,
aŭ eĉ pli terure, sur nenio.

Sed en la realeco ne ekzistas trianguloj,
kvaranguloj, ciferoj aŭ numeroj.

Sekve tion la matematikistoj estas ĵonglistoj
de aĵoj kaj aferoj, kiuj tute ne ekzistas...

Kaj tamen ni bezonas la matematikon,
Ĉu ne strange? Ĉiu scienco,
krom la matematiko, baziĝas sur faktoj,
ĉu ne estas strange, ke la matematiko
estas tiel speciala?

Kvankam iu "unu" ne ekzistas,
ni kondutas tiel, kvazaŭ tiel estus.
Kio estas ekzemple "unu",
ĉu la senfineco, ĉu la fineco,
ambaŭ supozoj estus ridindaj.
Iu unuo ne ekzistas,
ekzistas nur kunaĵoj.

Ni imagas, ke ni havas korpojn,
sed ĉu tio tiom certas?
Ĉu inter ni kaj aliaj estas nenio
(nur tio rajtigus nin pensi,
ke ni estas io aparta.)
Ĉu la aero do estas vakuuo?
Kompreneble ne!

Ni estas nek atomoj nek senfinaj,
nek vere mortemaj, ĉar ni konsistas
el nemortebla materio.

Kaj la tempo redonata per ciferoj,
disfluas kiel la horloĝo sur la fama bildo de Dali.
Do, eĉ pri la tempo ni havas malĝustajn imagojn;
ĉu ne sekve de tio, ke ni blinde fidas al la matematiko?

La matematiko estis
la plej ŝatata penssporto en Laputa,
do sur libere ŝvebanta diska insulo
el la Guliver-romano de Swift.
Ĉu ni estas nur infanoj de tiuj
enaere ŝvebantaj laputanoj?

Almenaŭ ni scias jam, ke ni scias preskaŭ nenion.