Articles by pacxjo

  • Budapeŝta ekspoziciejo Műcsarnok: Kio estas hungara?

    - 11 years ago
    Inter la 52 ekspoziciantoj unu, Asztalos Zsolt rolas per tri pecoj: 1) Esperanto-leciono; 2) Esperanto-poezio; 3) Esperanto-naturo La ekspozicio estos malferma ĝis la 14-a de oktobro 2012. Preskaŭ la sama materialo estis videbla en junio en aparta ekspozicio en Óbudai Társaskör. La materialo estas tri filmetoj en perfekta Esperanta prononco kaj hungarlingva skribo.

  • Ekonomia malfacilaĵo en Hungario

    - 30 Mar 2009
    Hodiaŭ du partioj (socialisma kaj liberala) anoncis novan ĉefministron, nome na BAJNAI Gordon, Lia programo estas redukto de la financa deficito. La pensiiĝa aĝo altiĝos de 62 jaroj al 65 jaroj, ktp. Ĝis nun estis salajro kaj pensio por la 13-a jaro. Tio ĉesos. Alia problemo estas, ke pensio por pensiuloj estas pli alta ol la salajro de gejunuloj. Tamen hungaroj rezistas kontraŭ ec la plej malgranda forpreno de krommonoj. La opozicio volas tujan, eksterdatan elekton.

  • Refoje mi povas skribi

    - 09 Mar 2009
    Mi perdis mian pasvorton kaj dum kelke da tagoj mi ne povis viziti mian lokon. Hodiaux mi estis cxe dentokuracisto. La problemo estis, ke antaux 2 monatoj oni forigis miajn du dentojn - verdire tiuj mem rompigxis kaj elfalis, la kuracistino nur devis forigi la radikojn - kaj nun mi volis, ke oni metu tien du falsajn dentojn. La dentokuracistino faris gipsan modelon, kion mi transportis propramane al la denta teknikistino. Mi devis pagi 2032 forintojn kio egalas al cx. 7 (sep) euxroj. Post du t…

  • Kelkaj filmetoj el Brazilo

    - 04 Mar 2009
    <embed> http://www.youtube.com/watch?v=21k7AsTXnnM </embed>

  • Sen monata vojaĝabono

    - 04 Mar 2009
    En Hungario maljunuloj (super 65) ĝuas tion, ke ili ne bezonas aĉeti biletojn en trafikiloj (esceptoj estas aviadilo, specialaj veturiloj kiel seĝa telfero (libegő), lifto inter la Ĉenponto kaj Fortikaĵo, ktp.) En februaro mi kaj miaj edzino kaj filino pasigis gaste ĉe mia filo kaj liaj edzino kaj filo (mia unua nepo) 2 semajnojn en Brazilo. Ŝatinda landego. Kelkaj bonaj aferoj: a.) ĝia klimato, b.) oni donas numerojn al la domoj tiel: distanco de la komenca punkto en metroj. Ekzemple la nume…