Rememoroj de Marius Dyglys

Jam plu ol cent jaroj egzistas kristana filatelio post aperiĝo de unua poŝtmarko 1840 jare en Britio. Usonaj filatelistoj asertis, ke unuaj poŝtmarkoj kun religiaj motivoj estis eldonitaj en lia lando 1893 jare celebrante 400 jarojn de kiam estis trovita Ameriko. Eǔropaj filatelistoj opinias, ke la unuaj estis serio el 15 markoj eldonitaj 1895 jare en Portugalio, solenante 700 jarojn de naskiĝo de sankta Antonio el Paduvo. Sed nur malmulto scias, ke jam 1852 jare egzistis papa ŝtato, en kia estis eldonita unua poŝtmarko en religia temaro - ŝlosiloj de sankta Petro. Poste, 1867 kaj 1868 jare ili estis reprintitaj denove. Ili iĝis grandegaj raraĵoj. 1929 jare establinte ŝtaton Vatikano, tuj oni komencis eldoni unuajn poŝtmarkojn, kiel signojn de „centro de kristana mondo", aperintajn ĝis nunaj tagoj. Laǔ informacio de filatela asocia bulteno de Sankta Gabrielo, jam estas eldonitaj pli ol 6 miloj poŝtmarkoj en religia temaro, komuna eldonkvanto estas 10 miliardoj. Estas eldonitaj ankaǔ milojn de kovertoj kaj poŝtkartoj. Fine de pasinta jarcento kaj komence nuna religia temaro en poŝta eldonado evoluis sufiĉe epizode. Pli multiĝas kvanto de poŝtmarkoj, en kiuj estas reprodukataj kreaĝoj de religia arto, kiuj serion oni eldonas en tuta mondo.

Por mi tiaj poŝtmarkoj estis kiel nemalfermita sekreto, kiam preninte pligrandigantan vitron, estus deziro ekscii, en kiu lando ili estas eldonitaj, kaj trovinte nekonatan surskribon, mi prenas enciklopedion, ke ĉion detale ekscius. Por via miro, troviĝinte religian poŝtmarkon, ne el ĝojo nepovas deŝirigi okulojn de ĝi. Tiamaniere komencis mia enprofundiĝo en tiu ĉi sfero de arto.

Filatelistoj de la mondo unuiĝas en asocioj. Jam multaj jaroj egzistas Monda Fratio de Sankta Gabrielo, latine - Unio Mundialis Sancti Gabriel Archangeli. Frateco estas nomita per tiu sankta arhanĝelo, ĉar li estas „portanto de bona novaĵo", poste iĝinta protektanto de poŝto kaj filatelio.

Komence de Fondigo de asocio plej aktiva estis germana frateco de sankta Gabrielo. Tamen, la same kiel nun en Litovio, oni mankas kontaktojn inter filatelistoj kolektantoj por poŝtmarkojn en tiu ĉi temo. Nur 1946 jare, kiam en franclingva revuo eldonata en Romo „Akta Ordinis Fratrum Minorum" aperis artikulo de patro fransiskano Klemens Anheuser „De filatelia Christiana", kaj 1947 jare, kiam en Kelno en ekspozicio „Rheiposta" oni demonstruis kolekton „Beatlejo" de Gabrielo Ŝidt (1887-1965), kontaktoj aktiviĝis.

Tiamaniere fratecoj fondiĝis en Aǔstrio, Belgio, Pollando, Svislando, Francio, Italio, Vatikano, Brazilio, Usono, Rumunio, Hungario, Hispanio, Liuksemburgo, Finlando, Irlando, Svecio, Aǔstralio kaj alie. 25-an de majo, 1953 j., en Zalcburgo okazis kongreso de reprezentantoj de fratioj kaj estis otablita Monda Federacio de Fratioj de St. Gabrielo (Unio Mundialis Sancti Gabriel Archangeli). Ĝin gvidis patro franciskano Klemens Arheuser kaj senjoro Jozef Aumann. En 1960 j. Estis elvokita unua monda kongreso. Nuntempe kongresoj okazadas ĉiu kvaran jaron en diversaj landoj.

1951 jare papo Pijus la XII eldonis apoŝtolan buleon, en kiu St. Gabrielo estis anoncita kiel protektanto de informa servo.

1953 jare estis establita monda filatelista federacio de St. Arkangelo Gabrielo.

1959 jare papo Johano XIII, bedante novan radion de Vatikano, certigis tian ĉi sanktulon kiel protektanton de radio.

Per buleo de papo Paǔlo VI arkangelo Gabrielo 22-an de decembro, 1972 j., iĝis protektanto de poŝto, telekomunikiloj kaj filatelio.

Ĉio tio instigis kurion de Vatikano 1987 jare establi muzeon de filatelio kaj numizmatiko. En kclkaj landoj antaǔ tage de St. Kristnasko estas eldonataj poŝtmarkoj por St. Gabrielo, sed pli ofte oni uzas artajn sigelojn.

1983 jare Hans Ŝonen eldonis katalogon de poŝtmarkoj en religia temaro “Christiche Motive of Briefmarken”, kiu enhavis 420 paĝoj kaj priskribis preskaǔ 30 milojn de poŝtmarkojn.

Unu problemo en nuntaga kolektado kaj tiu ĉi hobio estas manko de subteno. Alveninte studi en Telšiai, mi trovis samideanojn, kiujn ne estis en mia naskiĝurbo Naujoji Akmenė. Se ne ili, eble tiu ĉi sfero de mia interesiĝo mortiĝus. Tie mi trovis jam agantan klubon, en kiu oni povas interŝanĝi per pensoj, atingaĝoj kaj gajnoj. Ne gravas, ke mi estas ankoraǔ pasia filatelisto, sed dank' al unu esperantisto Johannes Jankowski el Dortmund en Germanio, ke unua homo, kiu antaǔ  dek jarojn sendis sian belan koverton al unu infano, kiu loĝas ie en ekssovietǔnia lando kaj nehavas kontaktoj kun la mondo. Nur li donis al mi esperon kolekti belajn poŝtmarkojn kaj eklerni esperanton. Kvazaǔ li havis ŝlosilon kaj vidante, ke ion belon, transdonis ĝin al mi. Al mi sukcesis atingi bonajn rezultojn. Antaǔ mi povas esti tre laca post malfacila labortago aǔ nesufiĉe dorminta, sed kun poŝtmarkoj mi perdas senton de tempo. Tiaj momentoj estas plej ĉarmaj en juneco. Tempo tre rapide venas kaj post kelkdek jarojn mi devos prizorgi eblecon transdoni tion “ŝlosilon” al junan, sen spertan junulo. Per tiu maniere vivo rivoluas kaj denove revenas. Estas agrable malfermi libron de respondoj de miaj ekspozicijoj kaj en ĝi tralegi impresojn. Homoj dankas, ke egzistas tia beleco por religiaj poŝtmarkoj. Jen kelkaj vortoj:

„Ŝajnas, ke poŝtmarkoj neniam povas interisigi, sed ni estis profunde emociigitaj, ke ĉie oni povas trovi belecon. Beleco estas eterna mondo de homo, percepto de ĝia bono".

„Aǔtenta estetiko ĉiam montras vizaĝon de Dio - Eternan Belecon. Ĉiu alproksimiĝo al beleco, se oni tion komprenas, estas alproksimiĝo al Dio".