Articles by Arko

  • La 2-a vintra E-kursaro

    - 30 Dec 2010 - 2 comments
    Karaj, ĉu vi volas lerni nian lingvon kune kun ĉinoj? la 2-a vintra E-kursaro (BEKkurso) Instruisto: Dennis KEEFE Organizanto: China sekcio de ILEI Dato: de 2011-1-15 ghis 2011-2-14 (4 semajnoj) Loko: Kantono, suda Chinio, agrabla vetero dum januaro kaj februaro Loghado: Senpaga kotizo por alighi : 100 Yuanoj plano de la kursaro: 1 KOMENCANTOJ : BEKkurso, 6 horojn tage, kun aldonaj horoj da hejmtaskoj…

  • Tria Lushan-forumo en Nanchang, Ĉinio

    - 05 Nov 2010 - 2 comments
    Dum lastaj tagoj mi estis ege lacega pro la okazo de la 3-a Lushan-forumo kaj ĉi posttagmeza prelego en iu universitato por propagandi Esperanton. Mi legis el El Popola Ĉinio raporton pri nia forumo, mi translokigis ĝin por ke oni informu pli multe pri nia forumo. Jen estas raporto de Ĉen ji, laborantino de EPĈ: http://www.espero.com.cn/se/txt/2010-11/02/content_308757.htm 2010-11-02 De la 29-a ĝis la 31-a inkluzive, la lasta semajnfino de oktobro, okazis en Nanchang…

  • Seminario de Ĉina Sekcio de ILEI Okazas en la urbo Taiyuan

    - 08 Aug 2010
    Seminario de Ĉina Sekcio de ILEI, Taiyuan 2010 Seminario de Ĉina sekcio de ILEI okazas nun en la urbo Taiyuan, Shanxi-provinco , norda Ĉinio. Al la seminario aliĝis kaj partoprenis 59 aliĝintoj ( 51 el 20 ĉinaj urboj, 6 el 4 alilandoj (Danlando kaj suda Koreio po 1, Usono kaj Japanio po 2), 2 personoj, kiuj ne povis fizike partopreni en la seminario sed pagis kotizon). Entute okazis 13 prelegoj (inkl. Reta prelego pere de Skajpo) pri edukado, metodoj de E-instruado, ktp., 4 raportoj p…

  • Somera seminario de E-instruado en Taiyuan (2)

    - 26 May 2010
    Interreto: Page (3,0-3,5 yuanoj por 60 minutoj ĉe kafejo, ekzemple) aŭ senpage uzeblaj komputiloj ligitaj al interreto troviĝas en kvalitaj hoteloj similaj al 3- aŭ 4-stelaj, sed ne gastejoj. En seminariejo nur la kunsidejo kaj la E-oficejo estas senpage uzeblaj. Sekureco: Kvankam Taiyuan estas sekura urbo, Konsilindas tamen ordinara singardemo kontraŭ poŝo- kaj mansako-ŝteloj precipe en busoj kaj stacidomoj. Rekomendindas havi vojaĝ-asekuron, LKK kaj ILEI-Ĉinio ne respondecas pri as…

  • Somera seminario de E-instruado en Taiyuan (1)

    - 26 May 2010
    La dua bulteno en Esperanto Somera seminario de E-instruado en Taiyuan Dato : la 1 a-11a de aŭgusto , 2010 Loko : Bai - yang - shu - jie-Lernejo, Taiyuan, Shanxi-provinco Organizanto : Ĉina sekcio de ILEI Ĉeftemo : Pasinteco, Nuneco kaj Estonteco de E-instruado en Ĉinio Ĉefaj Prelegoj: Prof. Ronald Glossop el Usono S-ro Peter Weide el Danlando, pri Germana edukado S-ro Davis el Niĝerio S-ro Ombro-Jang el Korei…

  • mia naskiĝtago koincidas kiun Ĉina Lanterna Festo

    - 28 Feb 2010
    Antaŭ kelkaj tagoj miaj amikoj enretaj komencis sendi al mi gratul-kartojn unu post alia. Miaj retadresoj preskaŭ ne povas teni la mesaĝojn. Hodiaŭ matene mi trovis mesaĝon el Estimata S-ro Hu GuoZhu, veterana kaj famkonata esperantisto, trandukisto, verkisto, poeto( iniciatinto de Ĉinesko). Li denove donacis al mi poemon por gratuli mian naskiĝtagon. Jen estas lia poemeto: 2010-02-28 8:15 Kara Arka: Hodiaŭ mi sopiras vin kaj donacas al vi poemeton: > Akrostike ARKA (201…

  • ebriuloj kaj la perdita aŭto

    - 19 Feb 2010 - 2 comments
    Mi edzo emas gastigi siajn geamikojn hejme. Li mempreparis riĉan tagmanĝon kaj invitis ABCDE-ojn. A estas poeto kaj esploranto pri socialogio. B estas profesoro kaj doktoro pri literaturo, alkoholaĵa kulturo C kaj D estas liaj kolegoj, direktoroj el malsamaj branĉoj en la polica kolegio E estas subulo de mia edzo kaj provizora ŝoforo iam Estis festaj tagoj por ĉinoj. Ili alvenis al mia hejmo antaŭtagmeze. Mia edzo preparis tagmanĝaĵon por ili, sed mi vizi…

  • arketo--mia nevo

    - 16 Feb 2010 - 3 comments
    Mi havas nevon, kiu nur estas 17-jara kaj estas studento en iu universitato. Iufoje mi babilis kun Trigo(Peng Zengming el Wuhan) rete pri la instruado de Dennis en la urbo Haikou, subite alvenis al mia kapo ideo: mi volis ke mia nevo ĉeestu la kurson de Dennis. Mia frato tuj konsentis, ke mia nevo flugos al la urbo Haikou kune kun mia filino. Sed finfine, estis mi, kiu akompanis ilin al la urbo, ĉar miaj gepatroj maltrankviliĝis pro tio, ke ilia nepo unuafoje vojaĝos malproksime. An…

  • Hainan sin dediĉas por esti internacia turisma insulo

    - 07 Feb 2010
    En Ĉinio Hainan la unua plenumis la politikon de "vizo post alveno" kaj realigis senvizan eniron al turismaj trupoj el 21 landoj kaj regionoj. Jen estas artikoloj el Cxina radio internacia: http://esperanto.cri.cn/621/2010/01/06/1s107590.htm Ekde la jaro 2010, Hainan-provinco en suda Ĉinio sin dediĉas por esti internacia turisma insulo. La 6-an de januaro en Pekino, Wei Liucheng, partia sekretario de Hainan-provinco, diris, ke Hainan klopodos havigi al si bonan komencon por ke tu…

  • komenciĝas la vintra ferio

    - 23 Jan 2010 - 1 comment
    De hodiaŭ mia 5-semajna ferio komenciĝas. Dum lastatempe mi estas ege okupita, tia okupiteco daŭros dum mia ferio. mi havas taskojn jenajn: 1. skribi projekton al la fonduso de la ŝtata natura scienco 2. ekzameni manuskripton de iu faka revuo kaj doni komentojn kaj kritikojn. 3.modifi miajn 3 akademiaj tezojn 4.ellabori la programerojn de Taiyuan Plano( la dua instrua seminario kaj paroliga trejnado organizota de ILEI-Ĉinio, la 2-a ĝis la 11-a de aŭgusto) 5.skribi la raporton de 20…

  • Resuma raporto pri la 2-a Lushan-Forumo de Esperanto

    - 20 Nov 2009 - 1 comment
    La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto okazis de la 16-a ĝis la 18-a de oktobro 2009 en la urbo Jiujiang, Jianĝi- Provinco. Al la Forumo aliĝis kaj patoprenis 38 personoj el 4 landoj (suda koreio-2, Hispanio kaj Usono po 1, Ĉinio-34 (1 el Jiujiang nur partoprenis la last-tagan aktivadon). La Forumo okazis en Donglin-Kanjono piede de la famkonata Lushan-Monto, kie fondiĝis bazo de internacia kulturo de nia E-Asocio en la 1-a Lushan-Forumo pasintjare. La pitoreskeja administrantaro donis al n…

  • resuma raporto pri seminario de ILEI-Ĉinio

    - 20 Nov 2009
    De la 15-a ĝis la 16-a de oktobro, 2009, okazis seminario de ILEI-Ĉinio kun la temo “Kiel lernigi Esperanton al lernantoj” en la mont-vilaĝo Tingtao ĉe Donglin-Kanjono piede de pitoreskejo Lushan-Monto en la urbo Jiujiang, sud-Ĉinio. Sume 20 membroj kaj instruemuloj el Ĉinio, Koreio, Hispanio kaj Usono ĉeestis la seminarion. Dum la seminario Profesorino Gong Xiaofeng (Esperante Arko), sekciestro de ILEI-Ĉinio, faris labor-raporton de la sekcio por la jaroj 2008-2009, konigis labor-planon en…

  • saluton el Arko

    - 20 Oct 2009
    finfine nia E-forumo kaj seminario de ILEI-Ĉinio finiĝis ĉe famkonata montaro Lushan. mi atingis al la duonmonton per port-seĝo. la foto estas fotita sur la vojo al la kunvejo de interkona vespero.

  • Praktiki nian Esperanton pere de interreto

    - 06 Aug 2009 - 1 comment
    Multaj ĉinaj esperantistoj ŝatas plendi, ke mankas al ili ŝancoj praktiki Esepranton. Sed male. Nuntempe ni havas pli modernajn kaj pli rapidajn mesaĝiloj. Pere de interreto oni preskau kapablas fari ĉion. Lastempe funkciis en Harbino, nordĉinio, somera Esperanto kurso por 15 tagoj. S-roj Optimisto kaj Ma Youngtae, korea esperantisto estis la instruistoj. Sume 18 studentoj ĉeestis la kurson. S-ro Optimisto estas sperta instruisto en Ĉinio. Li mem ŝatas uzi Skajpon por praktiki Esperanton. Du…

  • vi estas bonvenaj al nia aktivado

    - 14 Jun 2009
    ~~ ~~ ~~ ~~ 2009’ KONFERENCOJ LA 2-A LUSHAN-FORUMO DE ESPERANTO KAJ SEMINARIO DE ĈINA SEKCIO DE ILEI (Sinsekve okazigotaj en Lushan-montaro) INVITAS VIN PARTOPRENI! ~~~~~~ P rogramoj de la Seminario de ĈS-ILEI Ĉ eftemo: Kiel lernigi Esperanton al lernantoj 1. Kiel funkcios nia sekcio en Ĉinio? kion fari kaj kiel fari en 2010? 2. Diskutado pri lernolibroj, instruhelpiloj, metodoj,…

  • rompigxis mia femuro

    - 25 May 2009
    antaux 28 tagoj mi falis hejme sur la planko, ve, mia malfelicxa femuro rompigxis. Nun mi jam akceptis operacion kaj kusxas sur la lito en mia hejmo. Kuracisto diris, ke mi devas litkusxi almenaux 12 monatojn.

  • Zamenhof-festo

    - 14 Dec 2008
    la 13-an de Decembro, okazis aktivado cxe Nanchang Universitato, la plej granda kaj grava el la altlernejoj en Jiangxi provinco. Antauxtagmeze, ni vizitis la teron de universitato. posttagmeze ni okazigis prelegojn por gestudentoj titolitan "eniru en Esperanton kaj al la tuta mondo". Devis, esperantisto el nigxerio, nuntempe laboras en Urbo Nanchang, faris prelegon al la studentoj. Ankaux mi faris prelegon pri mia vivo en Europo kaj praktiko de la lingvo.

  • Jen la voĉoj de miaj gestudentoj

    - 11 Dec 2008
    Ili lernis malpli da 30 horoj. Ĉu vi opinias ke ili bele legis?

54 articles in total