La Unua Komuniko de la 45-a Konferenco de ILEI

Per artoj al paco

Post la neforgesebla ILEI-konferenca semajno en Matanzas (Kubo, 2010) kaj rekorda konferenco en Kopenhago (Danio, 2011), ILEI konferencos en Ĉinio en la jaro 2012, dum la semajno antaŭ UK en Hanojo.

Konferenca urbo: Kunming, provinco Yunnan en suda Ĉinio

Datoj: 20-26 julio 2012

Konferencejo: Profesia Artkolegio de Kunming

Loĝado kaj manĝoj: 3-stela hotelo ene de la kolegio

Transporto al Hanojo por UK:
Flugo 1,5 horojn, aŭ
Tuttaga postkunferenca ekskurso per buso ĝis la vjetnama landlimo + litvagonare ĝis Hanojo

Konferenca temo:

La arto de komunikado, komunikado de artoj

Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado estis kerna temo de diskutoj dum la 44-a konferenco de ILEI en Kopenhago. La artoj kun siaj universalaj pedagogiaj valoroj, specifaj esprimrimedoj kaj aparta kapablo de komunikado trans la lingvaj kaj kulturaj limoj nature aldoniĝas al tiu interesdirekto. La Kunminga Artkolegio provizas la ĝustan medion por konferenci pri graveco de artoj por edukado al la kulturo de paco, al estimo de la homo kaj al respekto de la naturo.

La provinco Yunnan situas ĉe landlimo de sudokcidenta Ĉinio kaj ĝi havas vastan teritorion, grandiozan montaron kaj riveraron kaj abundan naciecan kulturan riĉfonton de 25 naciminoritatoj. En la provinco loĝas plej multaj naciminoritatoj. Diversaj naciecoj tenas sian naciecan tradicion en disvolviĝo, inkluzive de kanto, danco, moro kaj kutimo, popolaj loĝejoj kaj aliaj. La provinco Yunnan ankaŭ estas unu el gravaj luliloj de la homaro kaj posedas longtempan historion kaj antikvecan civilizacion.

Konferencurbo

Kunming estas ĉefurbo de la provinco Yunnan. Situanta ĉe landlimo de sudokcidenta Ĉinio, Yunnan havas vastan teritorion, grandiozan montaron kaj riveraron. Abunda estas ĝia kultura riĉaĵon kiu fontas el daŭre gardataj kaj disvolviĝantaj etnaj tradicioj de 25 naciminoritatoj inkluzive de kantoj, dancoj, moroj kaj kutimo, popolaj loĝejoj kaj aliaj. La provinco Yunnan ankaŭ estas unu el gravaj luliloj de la homaro kaj posedas longtempan historion kaj antikvecan civilizacion.Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, famkonata kiel la printempa urbo, ĝojigas homojn per lazura kaj serena ĉielo. Multaj minoritataj naciecoj loĝas tie.

Kunming, famkonata kiel printempa urbo, situas sur altebenaĵo, proksime de la lago Dian Chi (konata, kiel "Perlo de la altebenaĵo") kaj ĝojigas homojn per lazura kaj serena ĉielo. La urbo havas internacian flughavenon kaj estas centro de fervojoj kaj ŝoseoj. Tra la urbo Kunming estas transportataj varoj el Ĉinio al Vjetnamio kaj al ceteraj proksimaj landoj.

Kunming havas subtropikan altebenaĵan musonan klimaton. Tie apenaŭ estas somero dumjare kaj vintro daŭras nur 2 monatojn. La urbo ĝuas printempon kaj aŭtunon dum 4/5 de la jaro. Kunming estas fama laŭ la Ŝtonarbaro kaj Ora Templo. En Xisxuangbanna vizitindas Tropika Botanika Ĝardeno, taj-nacia vilaĝo Mandou, Manting-Parko kaj Parko de ĉinaj etnoj.

Gastiganto de la konferenco

La Profesia Artkolegio de Kunming estas sankciita de la Yunnan-a Registaro, kaj registrita ĉe la ŝtata Ministerio de Edukado kiel ĝenerala alta lernejo de arta kategoro. La kolegio situas ĉe la fama lago Dian Chi, kun belega natura ĉirkaŭaĵo kaj kompletaj instalaĵoj. La kleriga programo de la kolegio ampleksas 28 fakojn kiel: muziko, dancado, aspektigado, komunikado, enaviadila servo, fremdlingvoj, sportoj, ktp. Ĝi havas pli ol 3000 studentojn el pli ol 30 etnoj kaj 26 provincoj de Ĉinio. La 3-stela hotelo de la kolegio certigas beyonatan komforton por la konferencanoj, sed eblos loĝi ankaŭ en proksimaj urbaj hoteloj.

Kotizoj

La baza aliĝkotizo dependas de la landokategorio kaj la aliĝdato de la aliĝanto.

Estas du landokategorioj:

A. Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B.

B. Iamaj socialismaj landoj de orienta Eŭropo; ĉiuj landoj de Afriko, Latinameriko kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko).

Aliĝperiodo:

ĝis 31.03.11

ĝis 30.06.11

post 30.06.11

Aliĝkategorio:

A

B

A

B

A

B

Membro de ILEI (1)

50 €

30 €

60 €

35€

70 €

45 €

Ne-membro de ILEI

65 €

40 €

75 €

45 €

90 €

55 €

Junulo (2), handikapulo (3)

25 €

15 €

30 €

20 €

35 €

25 €

(1) Membro estas tiu, kiu jam pagis kotizon al ILEI por la jaro, kiam okazas la konferenco;

(2) Junulo estas konsiderata tiu, kiu naskiĝis post la 31-a de decembro 1978.

(3) Bonvolu sendi al ILEI atestilon.

Aliĝkotizo por unu tago estas 25 € por A- kaj B-landoj. (Loĝado, manĝado, ekskursoj kaj aliaj servoj pagendas aparte, laŭ oferto kaj prezaro kiuj aldoiĝos al ĉi tiuj informoj.)

Rabatitaj kotizoj por fruaj aliĝintoj, kiuj pagas ĝis 31 dec 2011: A 40 EUR, B 25 EUR

Premiaj rabatoj: 10% por ĉiu deka aliĝinto, 50% por la 50-a kaj 100% por la centa

Programo

La konferenca programo, kun siaj tri esencaj fadenojn: faka, laboraorganiza kaj kultura–distra, evoluos tra la konferenca semajno laŭ la jena skemo.

Vendredo, 20 julio 2012:

­ Akcepto de konferencanoj,

­ Interkona Frandvespero;

Sabato, 21 julio 2012:

­ Solena malfermo

­ Prelegoj,

­ Komitatkunsido,

­ Ĉina Vespero, malfermita por la konferenca kaj eksterkonferenca loka publiko, por prezenti Ĉinion kaj ĝian kulturan riĉecon; programon de la Ĉina Vespero prezentos artistoj de la Arta Kolegio de Kunming

Dimanĉo, 22 julio 2012:

­ Prelegoj,

­ Forumoj (metodika, pri komunikado kaj informado pri Esperanto k.c.),

­ Laborgrupoj,

­ Vespera kultura kaj distra programo;

Lundo, 23 julio 2012: ekskursoj;

Mardo, 24 julio 2012:

­ Prelegoj,

­ Komitsatkunsido,

­ Lingva festivalo,

­ Vespera kultura kaj distra programo;

Merkredo, 25 julio 2012:

­ Simpozio pri la konferenca temo,

­ Vespera kultura kaj distra programo;

Ĵaŭdo, 26 julio 2012:

­ Konkluda simpozia sesio,

­ Komitsatkunsido,

­ Ĝenerala debato,

­ Fermo de la konferenco

­ Vespera kultura kaj distra programo – adiaŭa vespero kun kontribuoj de artistoj de la Arta Kolegio de Kunming;

Vendredo, 27 julio 2012: postkonferenca ekskurso – transporto al Hanojo por UK.

Paralela kun aŭ enkadre de aliaj programeroj dum la semajno okazos ankaŭ:

La 2-a ISOA<span style="pt;