Karaj, la tempo urĝas! baldaŭ ni festos Paskon !

unu ebleco, el la multnombraj eblecoj, por festi ĝin
ESTAS la PRINTEMPA SEMJNO INTERNACIA

Do, venu kaj aliĝu al la 32-a Printempa Semajno Internacia (PSI), kiu okazos de la 25a de marto ĝis la 1a de aprilo 2016 en Bad Hersfeld/Germanio.

Festu kaj feriu kun ni Esperante.

Ni havos diversspecan programon: Koncertoj, teatraĵo de Christoph Frank, ni ekskursos al la museo"wortreich", al la Akvokasteleto en Friedewald kaj ni vizitos bierfarejon kaj naĝejon. Okazos migradoj, manlaboro kaj prelegoj.
Por tiuj, kiuj ŝatas plibonigi sian lingvokonon, ni starigos lingvokursojn. Por infanoj kaj
gejunuloj estos ĉiutage distra programo kun diversaj ludoj aŭ interne
aŭ eksterne.

Ni kore bonvenigas familiojn kun infanoj, parojn kaj unuopulojn.
Do, ni forte rekomendas baldaŭan aliĝon! Fariĝos bonega kaj grandioza renkontiĝo kaj travivaĵo!!!

Pliajn informojn: www.esperanto.de/psi

Kun afablaj salutoj

La PSI teamo