Ivica Truto's articles

  • Uosmi morča!!!

    - 08 Mar 2011
    La Okan de marto!!! Osmi mart!!!

  • Večeras... Ĉi vespere...

    - 23 Jan 2011 - 2 comments
    Nedija večer... Prvi put ništo pišen na jeziku kako; reću tako, mislin! Kilo-dvo janjetine (jemo je jedva sedan kili) iz pećnice sa kunpirima, tri kvartina vina, ćakule sa priatejima, por pisom sa fejsa i radijo iza mene... Pogledo san malo vižite na Ipernity i vidin da je puno veće vižiti na onemu ča san napiso nego na slike, od zolnjih slik nojveće vižiti jemodu spomen-ploče a obo njima je i napisono tako da će to bit tako... Nemogu reć da me ne tango ča judi mislidu obo nen ča stavin…

  • Vintro - Zima

    - 22 Jan 2011
    Multajn ĉe mi hejme post mia reveno el Litovio demandis kiel aspektas vintro tie, nun ili povas vidi ĝin sur miaj fotoj... Često me pitaju na Braču kako izgleda zima u Litvi, sad to mogu vidjeti na mojim fotografijama...

  • Memor-tabuloj de Gornji Humac

    - 24 Oct 2010 - 1 comment
    Antaŭ kelkaj monatoj en mia loĝloko aperis dua memor-tabulo por pereitaj dum dua mondmilito. Oni starigis ĝin apude memortabulo al partizanoj starigita antaŭ tridekkvin jaroj. Sur tombejo estas tria tabulo starigita de familianoj por memorigi viktimoj de la 8. de marto 1944. jaro pri kio mi jam skribis. Tiu (tria) memortabulo verŝajne al neniu estas problema, sed kial nun aperis la dua? Provos mi skribi mian opinion kaj por publiko noti kiu kiel pereis... Sur la "partizana" flanko troviĝas d…

  • Kio estas "Arto"?

    - 14 Oct 2010 - 1 comment
    Supra demando estis starigita dum AAA ( Adria Art Anale - Art An Anarhe). Mi ne eksciis respondon al tiu demando sed estas kelkaj provoj respondi al ĝi. Mi en konversacio diris proksime: Mi kiel simpla laboristo kaj nefakulo pri arta-teorio pensas ĉi maniere: Ĉi tiu ekspozicio por mi estis vere arto antaŭ du tagoj kiam ĉitie ni parolis pri situacio en ŝipokonstruado en Kroatio; ĝi tiam estis firme kunligitaj. Arto devas min agiĝi; ja artaĵoj (pentraĵoj) de antaŭ cent jaroj estas belegaj sed…

  • Sango donacado...

    - 23 May 2010
    Mi estas laboristo... neniun titolon antaŭ nomo mi havas se mi ne irus an mezepoko kiam mia familio apartenis al etaj nobeluloj. Mi mem ridus vidinte mallongiĝon nob antau familia nomo kiel mi povas esti nobla nur pro tio ĉar iu mia antaŭulo faris ion nobla aŭ aĉetis titolon? Tamen ekzistas homoj postulantaj titolon antau familia nomo. Bedaŭras mi ke kelkajn konas... Unu el ili estas doktoro Marasović gvidanto de Splita kliniko; ne scias mi ĉu liaj estis nobeluloj sed ĉu li estas vi decidu:…

  • Revolucio?!

    - 10 Feb 2010 - 9 comments
    Antaŭ nelonge sur Ipernity mi auskultis malnovajn revoluciajn kantojn... Al mi ili plaĉis antaŭe kaj nuntempe ankaŭ. Legite komentojn estis videble ke mi ne estis sola tia... Poste mi pensis pri revolucio; kion ĝi alportas kaj alportis ĝis nun al la homaro. Ne estas facile respondi al tiu demando, pro du kialoj: unue ĉiuj revolicuoj estis ĝis nun faritaj elverŝante riveroj da sango; due nek unu rezulto estis pli ol duonkontentiga... Servis mi du armeojn, ĉeestis unu militon, kun kiaj rezultoj?…

  • Fino kaj komenco de jaroj!!!

    - 20 Dec 2009
    Karaj geamikoj!!! Alproksimiĝas fino de la jaro, kaj mi kiel ĉiujare forrestos dum vintraj ferioj, ĉi jare verŝajne iom pli longe, el la hejmo mi salutos vin denove post iom pli ol unu monato. Kompreneble tio estas mia plano, kio okazos intertempe ni ne povas scii. Mi kiel ĉiujare en ĉi tiu tempo vojaĝas al Litovio por ĝoigi la filojn kaj helpi al Dalia prizorgi ilin. Kompreneble mi kunportos fotilon, kiel ĉiam, kaj esperas havi bonajn ŝancojn por alporti hejme belajn fotojn. Se tiel estos vi…

  • Amo (Amata) kiel vi aspektas?

    - 11 Dec 2009
    Ne timu tamen mi ne publikigos mian amleteron... Lastatempe de kiam mi ŝanĝis mian amrilatan staton ofte mi provas kompreni en kiaj virinoj mi enamiĝas; ne tiom simpla demando, kun fine por mi ege simpla respondo. Longe mi pensis kaj komparis jen fina konkludo: Mi havanta 44 jarojn sentas min ankoraŭ sufiĉe juna aparte kiam temas pri enamiĝo. Ĝis nun rememoras mi ses inoj al kiuj mi estis enamiĝinta; aldonus mi al tiu listo deko da inoj kiujn mi simpatiis sed pro iu kialo sentis ilin mi…

  • Amrilatoj? Enamiĝinta!!!

    - 10 Dec 2009 - 1 comment
    Vorto komprenebla por ĉiuj ĉu ne? Verŝajne tamen ankaux por preskaŭ ĉiuj almenaŭ tiom same nekomprenebla. Antaux preskaŭ unu jaro oni demandis min kiaj estas miaj amrilatoj, verŝajne ne sciante mia familia situacio. Mi respondis : "Komplika" , pensante ke tiu vorto plej bone klarigas mian situacion; kiam mi vivas dise de edzino kun kiu loĝas filoj... Vere situacio estas malfacile klarigebla per nur unu vorto... Ĉiu jare mi pasas monato aŭ pli longe en Litovio kun familio, tamen mia vivo plejpa…

  • Klasifikado de Homoj...

    - 10 Dec 2009 - 1 comment
    Komento de mia amikino inspiris min je ĉi klasifigo: Ofte oni en interhomaj rilatoj uzas vortojn kiuj por diferencaj homoj havas malsaman signifon, mi provu klarigi sencon de vortoj kaj mia uzo en komunikado. Oni kutime diferencas homoj laŭ tio kiel fartas kune aŭ laŭ sentoj, verŝajne surbaze de subkonscia nivelo de pensado... Komencu mi de plej larĝa termino: - homo (ĉiuj apartenantaj al specio Homo Sapiens; oni kutime dividas en du grupoj - nekonatuloj (tute ne gravaj por ni; presk…

  • Familia arbo!!!

    - 10 May 2009 - 1 comment
    Salutojn karaj gesamideanoj! Jen post iom da tempo ion mi pripensis skribi sed fakte mi bezonas helpon: mi antau unu tago transiris de Fenestro sur Linukso... Bedaurinde nun aperis por mi problemo: mia printilo, legilo kaj programo de familia arbo ne plu funkcias, ĉar por ili mi havas nur Fenestrajn softverojn, eble iu kiu pli longe uzas Linukson povas helpi kaj konsili min kie trovi ilin. Printilo estas Canon i 250; skenero estas : Canoskan LIDE 20. Por krei familian arbon mi uzis My Heritrage.…

  • Avino...

    - 16 Apr 2009
    Antau kelkaj tagoj ricevis mi komenton de artikolo pri la Oka de marto, vekigintaj miaj memoroj pri Avino. Ŝi restis vidvino kun tri malgrandaj infanoj kiam germanaj faŝistoj mortpafis mian avon. Ŝi estis malalta malfota sed granda Homo. Ŝi verŝajne neniam festis la Internacian virinan tagon, portis ĉiam nigraj vestojn por bedauri sian edzon, restis vidvino havante nur kelkajn jarojn pli ol mi nun... havis preskaŭ nenion, eĉ domo estis forbruligita... Havis ŝi ion: grandan koron plena…

  • La Oka de marto!!!

    - 07 Mar 2009 - 1 comment
    Al ĉiuj Virinoj gratulojn kaj ke plenumigo de deziroj de Boro kiujn mi ankau subskribus... La dato kiun oni festas kiel Virina tago en mia memoro estas du signifa: ĝojo kaj estimo dediĉita al virinoj, kaj simbolo de militkrimo... Mi loĝas kaj denaske vivas en vilaĝo havanta nun ĉirkau 250 loĝantoj, ĝis la dua mondmilito havis iom pli, sed por ni milito ne estis frato... Faŝistoj forbruligis ĝiajn domojn dum nacistoj mortpafadis vilaĝanojn. La oka de marto 1944 jaro restis en malbonega memoro…

  • Olivarboj

    - 18 Nov 2008 - 3 comments
    Hodiau mi ĝojis pro eta miskompreno ... Mia amiko kaj kunlaboranto hodiau demandis min: Ĉu vi finrikoltis olivojn? -Mi ne havas... -Bone de via patro!? -Ĝusta demando estus : Ĉu de mia avo... - Kial? Via avo mortis antau longe... - Jes sed li estis lasta el miaj prauloj havanta olivarbojn. -Ĉu lin ne heredis via Patro? -Mia avo Ivo, lau kiu mi ricevis nomon, havis du filoj kiuj havis naskiĝtagon sama date sed dua naskis kiam la unua, mia onklo Mateo, pereis dum milito, la filo he…

  • Truto

    - 27 Oct 2008 - 2 comments
    En Esperanto la titola vorto havas certan signifon, amuza fakto estas ke ankau en mia vilaĝa dialekto havas tute alian signifon... Mi skribas ĉi informon nur ke ne okazu ia miskompreno: mi ne elektis ĉitiu kromnomo, sed mi estas vaste konata ĝuste per ĝi. Kial? Afero ne havas al mi konatan klarigon por origina signifo de la vorto Truto, fakto estas ke ĝi estas ligita kun mia familio almenau 5 generacioj. Truto estas kromnomo de mia familio por distigni ĝin de aliaj tri samfamilinomaj familioj en…

  • Saluton al Iperniti

    - 12 Oct 2008 - 3 comments
    Jen ankau mi aldonis ion sur mia paĝo, jam iuj komencis dubi ĉu mi vere ekzistas... preferas mi komenti okazaĵojn kaj fotojn plaĉajn al mi. Kialo de mia malfrua aldono estas ege malrapida ret-ligilo. Espereble ke plu havos iom pli da pacienco por ankau ion skribi... Tamen ne atendu de mi prozajn tekstojn. Almenau mi aldonos kelkajn fotojn dum venontaj tagoj. Ĉion bonan!!!

71 articles in total