Antau~ miloj da jaroj, estis en mia lando, Barato, prospera regno, kultivanta multajn virtojn. La regnanoj jam forgesis au~ mitigis sian historian de enmigro en tiun regionon de Barato kaj de miksig^o kun la indig^enoj. La sperto, kiu ilin iam hardis, nun hardas novajn enmigrantojn, kies bandoj atakas tiun regnon. La molig^intaj, nebatalemaj regnestroj trovas sin devigataj fug^i. Felic^e, tuj apude trovig^as gastamaj arbaroj. Niaj princoj eniras la arbaron, kaj trovas tie tutan socion, kie ili povas universitate studi c^e meditemaj asketoj, kiuj de longe log^as tie. Sciu, ke la asketoj mem estas postrestuloj el alia ondo de molig^inta regna elito, kiun nove harditaj j^usvenintoj same pelis en la arbaron. La fenomeno Barato konsistas el sinsekvaj lernospertoj de homoj pelitaj el la regnoj en la arbaron. Iuj el tiuj homoj reiris al la ebeno kaj denove regis. Iuj restis en la arbaroj au~ la montaroj kaj meditis.

Ne kredu tion, se vi ne volas. Sed la formato de tiu rakonto estas utila. Mi pensas, kompreneble, pri la elitoj de la lingvanaroj, kiujn la angla nun senproprigas en Eu~ropo, pri la elitoj parolantaj germane, dane, svede, norvege, finne, kiuj iam diversgrade atingis la rajton verki serioze kaj atentinde en siaj lingvoj pri la natursciencoj kaj aliaj tutmondaj entreprenoj, kaj kiuj nun trovas sin ekzilataj en la arbaron. En tiu arbaro, renkontig^as diversondanoj. Mi parolas c^i tie por pli malnova ekzilitaro. Nun mi demetas mian antikvan baratanan barbon, desupras de la montosupro uzinda kiel podio por strangaj eldiroj de tiu speco, venas al la valo kie vi valanas kun mi, kaj parolas al vi en la bona lingvo pri la fakto, ke c^iuj lingvoj estas bonaj. Au~ pli g^uste, nun mi komencos la veran prelegon.

La moderna epoko jam dekomence prenis sur sin la formalan konstruadon de la publika spaco kiel unu el siaj grandaj politikaj farendaj^oj. La laboro ne rajtas resti formala, sed devas eniri la substancan dimension. Jam delonge estas klare, ke okupig^i pri la formala celo je la kosto de la substancaj libereco, egaleco kaj frateco baldau~ trafas momenton, post kiu tia strebado, se naive dau~rigata, subfosas sin mem. Tamen, nur en la lastaj jaroj ekhaveblis disponaj^oj, kiuj ebligas progreson rilate la teorion kaj la praktikon de la substanca konstruado de tia publika spaco, en kiu viglas la demokratiaj agadoj. La informadika revolucio levas la atendon, ke ni c^iuj laboru por redukti la brec^on inter tiuj, kiuj bezonas spertulan (kaj foje simple volontulan) helpon, kaj tiuj, kiuj kapablas liveri tiajn bezonaj^ojn. La strebado redukti tiun brec^on proksimigas nin al la celo, kiun oni iam nomis la frateco, la tria el la tri valoroj de la klerismo. Se la komunikado iel rilatas al la kunlaboro kaj la komprenemo, kaj se la pristudado de la lingvoj kaj kulturoj antau~enigas nian komprenon de la komunikado, tiam sendube sekvas, ke c^i tiuj temoj meritas lokon sur nia ekrano.

La kvar anguloj de la nuna temaro – la Sudo, Esperanto, la publika spaco kaj post-orientismo – karakterizas specifan reagon al la fakto, ke la orientisman projekton, lanc^itan en la deknau~a jarcento kaj malindig^intan pro la kompliceco kun modernaj imperioj, oni nun vaste rigardas kiel nevalidan. La nuna interveno profilas sin rilate al specifa reagordo de la lingvistiko, kiun neprigas la nun okazanta tutmonda entrepreno de reintertraktado de la publika spaco.

Por la celoj de nia diskuto, la termino Sudo nomas la evolulandojn, kontraste al la evoluinta Nordo. Per la nomo post-orientismo ni signas la nunan fazon de la nordo-sudaj intertraktoj. Kio do estas au~ estis la Orientismo mem? Nu, ekde la sepdekaj jaroj, dank’ al la intervenoj de Edward Said pri la kultura imperiismo, multaj el ni konscias, ke la kleruloj el la nordaj landoj, ekde la koloniisma epoko, praktikadis ankau~ mensan koloniismon, objektigante la kulturojn de la Sudo. Tiun koloniisman priskribsistemon ni nomas orientisma. Lau~ la nun klarig^inta bildo, la orientistoj aplikadis al la kulturoj de la Sudo strukturisman priskriboaparaton, kiu nesufic^e akceptas la vivecon kaj internan dinamismon de la sudaj kulturoj. Antau~ c^io, la orientismo funkcias surbaze de la premiso, ke la serioza sciado pri la sudaj kulturoj, la rajto paroli definitive pri ili, apartenas al la kleruloj de la nordaj landoj, kaj ke la sudkulturanoj maksimume rajtas fojfoje g^ustigi iujn erarojn en la arkivoj konstruataj en la nordo.

Post tri jardekoj da diskuto, ni rajtas supozi, ke c^iuj agantaj en la interkultura sfero konscias la neakcepteblon de la orientismaj premisoj. Ni do povas demandi nin, kiel ni reagordu la tutmondajn diskutejojn por ke ili kongruu kun la post-orientisma epoko, en kiu ni nin trovas. Pli specife, en la nuna interveno, reliefig^as jenaj demandoj: Kiel ni en la post-orientisma epoko povas plej efike antau~enigi la demokratiig^on de la c^iam pli intensaj intertraktadoj inter la nordaj kaj sudaj landoj rilate la refasonon de la publika spaco? Kiel la lingvistiko reagu al la devigoj de tiuj intertraktadoj, kaj kiel rolu Esperanto en la priaj diskutoj ene de la lingvistiko?

La lingvistiko estas memstara praktikejo, kiu mastrumas la proprajn reagordojn. Ne legitimas reviziproponoj, kiuj pau~sus la konturojn de devigoj eksteraj. Ec^ sub akuta premo por tujaj reagoj al difinitaj defioj, ni, kiuj laboras pro la lingvistiko, devas resti lojale atentaj al la konsistigaj demandoj de la fako. C^ar alie la respondoj, kiujn ni liverus, estus neseriozaj. Tial, en la nuna interveno, la movoj ekirantaj el la lingvistiko formulig^as en rigore lingvistika lingvaj^o. Tamen, tiu formulado ne povas esti la plej tuja tasko. La globa kunteksto, en kiu gravig^as c^i tiu reagado, havas proprajn apartecojn, kaj ili bezonas atenton. Konkrete, ni proponas konsideri unue la demandon de la publika spaco.

LA PUBLIKA SPACO

Du bone konataj aliig^oj sinsekve trafis la geopolitikan publikan spacon, en kiu la tiel nomata internacia komunumo entreprenas politikajn projektojn, ekzemple la malinstalon de la apartismo en Sud-Afrikio, au~ projektojn soci-ekonomiajn, ekzemple altrakti la malric^econ au~ la analfabetecon. Unu s^ang^ig^o rilatas al la malkoloniigo kaj la apero de novaj s^tatoj. Dua transformig^o, aparte evidentig^inta ekde la fino de la malvarma milito, temas pri la sinretiro de la s^tato for de tiuj terenoj, sur kiuj la NRO-oj kaj aliaj civilsociaj agantoj estas lau~percepte pli kapablaj efike kaj enfokusige agadi. Ambau~ transformig^ojn oni rajtas rigardi kiel demokratiemajn. Se la sudaj socioj regas sin mem anstatau~ plue submetig^adi al mastroj imperiaj, tio malfermas la eblon de vere internacia diskurso, post la altraktig^o de la sufokaj malegalecoj. Simile, ju pli la civila socio plivastigas sian funkcian spacon, des pli delikatig^as la terenaro de la intertraktig^oj, kio malintensigas la efikon de la tipaj perversecoj de la s^tato. Tamen, la vera demokratia enhavo de tiuj aliig^oj dependas, g^enerale dirite, de la interreagado inter tiu internacia areno kaj la specifaj publikaj spacoj disponataj en la diverse funkciigataj nacioj kun variaj sociaj formoj. Se kreskos en la unuopaj nacioj la partoprenado kaj aliaj civilaj indikiloj, nur tiam la internacia publika spaco povos proksimig^i al la serioze demokratiaj normoj. Per tiu esprimo ni celas normojn apenau~ koncepteblajn en epoko, kiu tenas firme sens^ang^a la oligarkian despotismon de la potencaj malplimultoj kaj nur bruetas fojfoje pri la ideo malinstali g^in.

Nu, la nacia publika spaco demokratiigas sian funkciadon lau~ pluraj aksoj, unu el kiuj estas la lingvo. Se iu socio alte taksas la demokratian partoprenadon, tiam g^i strebas ankau~ tiudimensie sin potencigi. Temas do, por tiom da civitanoj kiom la arang^kapabloj de la civito povas ampleksi, maksimumigi la aliron al la gepatralingva edukig^o en la elementa lernejado kaj lau~eble ankau~ en la mezlernejado. Modere bonaj alproksimig^oj al tia idealo inkluzivas la disponigon de adicia dulingvismo, kiu garantias bonan scipovon de la gepatra lingvo kaj rilatigas g^in al la serioza mensa kresko de la infanoj. La j^usaj komentoj bazig^as sur la kutimaj tekstoj pri la lingvaj homaj rajtoj kaj aplikig^as ankau~, ekzemple, al la eu~ropaj socioj.

Ni devas tamen antau~eniri preter tiuj konataj tezoj. Difinitaj socioj de la Sudo levas tiuterene novajn demandojn. Konsideru la komunumojn, kiuj en Barato nomig^as la Dalitoj; la termino Dalito, kiu signifas ‘ekspluatato’, ig^is la norma esprimo por tiuj kastoj, kiujn la altkastaj hinduoj iam rigardis (kaj traktis) kiel netus^eblajn. En tiaj lingvoj, kiel la maratha, la karnata, la gug^arata au~ la telugua, la levig^o de la dalitaj au~toroj devigas repensi la lingvan modernigon. La lingvopolitiko de la moderna Barato funkciadis surbaze de la supozo, ke temis krei terminarojn kaj faskon da fakaj kaj seriozaj publikaj dokumentoj en c^iu el la nekutime multaj lingvoj de Barato, kaj dissemi tion tra la kleriga sistemo. Sed la elite s^oforata aplikigo de tiu strategio spegulis la leksikajn preferojn de la altkastaj hinduoj, precipe de la bramanoj. La konstanta lerneja malsukcesado de la dalitoj estas parte komprenenda kiel rezulto de la (c^efe sanskritiga) bramana kapero de la moderna leksiko en la barataj lingvoj. La dalita literatura konscio malfermis novajn vojojn por la vidaj^igo de la barataj lingvoj rilate al la moderno. En la lastaj jardekoj, tiu movado vastigis sian socian konsiston, aliancig^ante kun aliaj ekspluatataj kategorioj, kiujn oni nomas “aliaj neprogresintaj kastoj”, la ANKoj. La dalita-ANKa movado en diversaj regionoj de Barato subfosis la normajn lingvo-versiojn instalig^intajn surbaze de antau~a unuanimeco pri lau~supoze neu~trala tutnacia neceso modernigi la fakajn terminojn, kaj remalfermis la demandon pri c^ies intelekta kaj leksika aliro al la moderno – demandon, kiun la klasika naciismo kredis jam esti solvinta per la progresigo de la gepatraj lingvoj. Jen unu aspekto de la nova defio al la hegemonia normigo de tiuj gepatraj lingvoj.

La rigora komentariado pri la radikoj de la dalita rezisto kontrau~ la bramanigo kaj sanskritigo ankau~ plilarg^igis la historian kaj teorian bazon en la lastaj jaroj. Esploroj aktualaj (Naregal 2001) argumentas, ke la lingvo-politiko en la deknau~a jarcento ebligis fruan dalitan partoprenon en la klerig^o en la okcidenta Barato, kies britaj administrantoj organizis la lernejadon en la gepatraj lingvoj kaj tiel malfermis la pordon al la dalitoj. La britoj mastrumantaj la orientan Baraton, kun pli longa historio de koloniigo, elektis sistemon, lau~ kiu la infanoj unue alfabetig^u en la gepatra lingvo kaj tuj transiru al mezlerneja kaj pretera pedagogio bazita sur la trempig^o en la angla. Tiuj parametroj fortenis la dalitojn kaj nutris la sanskritigon en Bengallando kaj aliloke en la brita Barato (la brita c^efurbo Kolkato estis en Bengallando, pro kio la procezo de tiu sanskritigo efikis je eksterproporcia skalo).

Nun la informadika revolucio unuflanke kunportis apetiton por iaj normigoj, sed samtempe kreis la eblojn de normigo-evitaj strategioj por mastrumi la heterogenecon. Se hodiau~aj lingvo-komunumoj volas permesi al la parolantoj de ekzemple la telugua alfabetig^i en diversaj formoj de la lingvo en la regionoj Telangana, Rayalaseema kaj Andhra, tiam eblas relative facile verki algoritmojn, kiuj trans la internormaj limoj vojag^igos la tekstojn au~ tekste bazitajn multkanalajn klerigilojn. La homoj je la malsupro de la socia s^tupetaro, dezirantaj diversnorman klerig^on en la gepatra lingvoj, kaj la komputestroj je g^ia supro, kapablaj liveri la povigajn sistemojn, ankorau~ ne kontaktis unu la alian socie, politike kaj teknike. Sendube, tamen, post ne tre longe iuj kulposentaj ric^aj infanoj de la komputestroj forpontos tiun brec^on. Jam morgau~, ni povas atendi, la demokratia kleriga procezo postulos servojn de mastrumado de lingvo-norma diverseco ankritajn en lingvistikaj teorioj kaj iliaj teknikaj efektivigoj. Tio c^i estas perfekte klara, kaj aliloke diskutita, atendo en la barata medio. Se la j^usa argumento validas je pli vasta skalo, tiam ankau~ la priaj civilsociaj agantoj en la internacia komunumo apogos tiajn proponojn por antau~enigi la substancan demokration en la evoluantaj socioj.

Fakte, la postuloj por diversnormaj klerigaj praktikoj vers^ajne aperos ec^ en la eu~ropaj socioj, kies regionaj kaj lokaj lingvoj, ekse sufokataj sub unulingvaj reg^imoj naciaj, spertas etajn renesancojn sub la egido de la Eu~ro-procezoj.

Ni proponas c^i tiun detalan vidon pri la publika spaco por montri, ke la kuntekstaj premoj sufic^e precize kongruas kun la senkontestaj socisciencaj supozoj de la lingvistiko. La lingvistiko, kiel fako, kutimis prezenti la malnovajn gramatikistojn kiel preskribajn au~toritatemulojn, kies dogmojn rezistas la lingvistoj por progresigi la demokratiajn strebadojn. La lingvistoj devus c^ial bonvenigi detalan dismeton pri la demando, kiel do ili povas rekte helpi pri la plidemokratigo de la lingva kaj kleriga ordo. La aserto, ke tiu procezo neprigas reagordon de la lingvistiko, eble ne tuj aspektos konvinka. Sed tiun demandon altraktas la posta sekcio.

REAGORDI LA LINGVISTIKON

La kutimaj dismetoj de la diferencoj inter la tradicia gramatiko kaj la scienca lingvistiko ofte prezentis draman kontraston inter la preskribaj premoj de konvenciema socio kaj la liberamo de la individuo, kies parolan liberon la lingvisto devas priskribi sen vola au~ nevola kompliceco kun tiaj sociaj fortoj, kiaj sufokus tiun liberon. La j^usaj konsideroj indikas, ke tiu bildo estas tro simpla. Tamen, la lingvistiko de la formalaj priskriboj en la sintakso kaj la fonologio evidente akceptas iuspecan individuismon kiel deirpunkton. Ni ne havas alian elekton, ol kunvojag^i de tie.

Tamen, por konservi iom da kohero en nia projekto, ni devas jam dekomence emfazi la du fadenojn, kiuj nian enfokusigon de la ekstera socia medio kunligas kun tio, kion ni konkrete diras pri la lingvistiko. La unua fadeno, programa, rilatas al la komuna celo de la enarkivigo. Iuj internaj bezonoj en la lingvistiko konverg^as kun sociaj-mediaj faktoroj kaj kreas unuanimecon pri tio, ke ni devas konstrui prudentajn kaj reagemajn elektronikajn arkivojn kaj tekstarojn por c^iuj lingvoj nun parolataj kaj por pluraj el iliaj eksaj versioj. La dua, metodika fadeno rilatas al tio, kion ni nomos la demando de substanca ekonomio. La strebo al formale ekonomiaj formuloj funkciigas la sciencan metodon kaj la laboron de la eltirado de g^eneralecoj el la datenoj. Formala ekonomio senbrida, tradukig^inta en merkatajn procezojn, prenas sur sin la formon de la scio/ potenco centrig^inta, de la komunumoj marg^enig^intaj, de la spertuloj aliancig^intaj kun la potenco, kontrau~ la senvoc^uloj. Labori por la substanca ekonomio signifas strebadi kontrau~ tiaj tendencoj ene de la praktikoj de la lingvistiko kaj je la limo inter tiu scienco kaj g^iaj aplikejoj.

La deirpunkto de la formala prilingva esplorado, kia perceptas g^in la plimulto de la lingvistoj, estas la Demando pri Unuopulaj Sciaj Prezentoj, DUSP: Kiel la scio de lingvo L prezentig^as en la cerbo de unuopulo, kiu g^in parolas? La respondo “en la formato de mapado inter sonaj^oj kaj sencaj^oj” premisas la idealigon normalan c^e la generistoj. La kleruloj, kiuj enfokusigas DUSP, tradicie imagas membron de homogena parolkomunumo, kies anoj parolus nur unu lingvon L, parolus g^in perfekte, kaj ne spertus limigojn rilate la memoron au~ la atenton. Por povi disrigardi la nunajn diskutendaj^ojn disde la demandoj de la dulingvismo, ni adoptas la rezonan strategion ne kontesti c^i tie la kutimon konsideri nur unulingvajn komunumojn.

Notu, ke tiel formulita DUSP kaj la kutima respondo “mapado inter sonaj^oj kaj sencaj^oj”, ec^ post rafinig^o sub iu supozaro fonologia au~ sintaksa, ne implicas ian evidentan respondon al natura dua demando, kiun ni nomas la Soci-Konvencia Prezenta Demando. Ni vortumu g^in proksimume jene. Kiamaniere en la cerbo de unuopulo prezentig^as ties prikonscio pri konvencio L, pri tiu socia konvencio, kiu povigas ties komunumon teni enfokuse g^uste L kaj ne alian eblan mapadon? Alia, eventuale egalvalora formulo povus teksti: Kiamaniere la cerbo de iu parolanto de L prezentus ties dua-ordan prikonscion pri la fakto, ke difinitaj aliaj havas L-bazitajn USPojn identajn al ties USP?

Unu respondo al tiu demando, disponebla ekde la okdekaj jaroj, premisas individuigitajn arkivojn. Jena vortumo de la respondo faras en linio (1d) la movon “Leksika Malgrandigo”, sur kiu bazig^as la specifa tipo de reagordo proponata en la nuna interveno. La legantoj, kiuj deziras reagi al aliaj novigoj de vortumo (1), bezonos g^in kompari kun Dasgupta (1988, 1993). Specife, la movo en linio (1c) estigas ligon inter la formala sintakso kaj malkonstruisma aliro al la socia konstruig^o de la spaco, temo ne priesplorata c^i-tekste.

La propono SKA (Soci-Konvencia Arkivo)

La Mikro-Arkivo: Unuopula subjekto S parolanta lingvon L mense prezentas sian prikonscion pri konvencio L en la formato de individuigita mikro-arkivo SKA(S) ankrita en la socia makro-arkivo SKA(L).

La Makro-Arkivo: SKA(L), la literatura kaj kultura ekzemplara arkivo de la komunumo L, estas imagata kiel la kunigaj^o au~ la komunaj^o (la kulturoj varias lau~ tiu akso) de c^iuj SKA(S)oj, kaj enhavas ekzemplajn fikciaj^ojn, poemojn, kaj enciklopedian materialon.

La Ankrig^o: La maniero, lau~ kiu SKA(S) ankrig^as en SKA(L), spegulas la fakton, ke la socio nomas la individuojn kaj konstruas skribaj^itan spacon, en kiu la personoj situigas priajn entojn. La propono, ke noma substantivo sintakse movig^as de N al la nodo D, au~ strategio rekonstruanta tiun nocion sen movo de c^efelementoj, principe ligas la lingvan indicadon al la studo de la spacaj koordinatoj en SKA(L).

La Leksika Malgrandigo: SKA(L) estas tiel organizita, ke la SKA(S) de unuopa subjekto renkontig^as kun USP c^e ties Mensa Leksiko, formale specifebla malgrandigo de la tuta arkivo. C^u la kunigaj^o de la mensaj leksikoj de c^iuj parolantoj ekzistas kiel Socia Leksiko, aparta formala objekto ene de SKA(L), estas demando malsame respondata en malsamaj socioj.

La propono (1d) diras, ke unuopa subjekto S parolanta lingvon L plurklasigas sian leksikon. Alidire, la cerbo de S enkodigas g^in kiel parton de ties USP, kiu konsistigas ties scion de la gramatiko de L. Samtempe, la leksiko de S ankau~ rolas kiel parto de ties SKA(S). Kongrue kun tiu duobla aparteno de ML(S, L), la mensa leksiko de S por lingvo L, ni tezas duoblan prezentig^on. USP sendube trudas al ML(S, L) formaton specifantan la fonologiajn kaj sintaksajn koordinatojn, kaj plenumantan tiujn bezonojn per metodoj, kiujn devas detale trakti la gramatika vizag^o de la renkontig^o. Sed ML(S, L) estas ankau~ arkivo kaj devas resti reagema al g^isdatigoj de SKA(S) kaj al konstante kreskanta retaro da sciaj kaj sentaj asociig^oj en la enciklopedia memora spaco. Kiam ajn ML(S, L) rejesas sian arkivan identon, g^i kunpremas la fonologiajn-sintaksajn datenojn kaj malferlas siajn maristajn velojn.

Por povi transiri al la diskuto de la metodiko, bonvolu konsideri etan ekzemplon de iuj sekvoj de niaj supozoj, elektante ion je la rando de la faktoj kutime ricevantaj plejan atenton. Ni prenu iun subjekton S denaske parolantan la bengalan kaj sublupeigu la fakton, ke S konas la vorton /trikkhe/. C^i tiu vorto aperas en precize unu linio de la multobliga tabelo lernata de la infanoj, /tin trikkhe nay/ ‘tri trioble (faras) nau~’, kie /tin/ ‘tri’ kaj /nay/ ‘nau~’, ordinaraj numeraloj, kunagas kun /trikkhe/ ‘trioble’, aparta multobliga formo. La tabelo estas tiel strukturita, ke c^iu alia formo fakulig^inta pri tiu multobliga rolo, ekzemple /nang/ ‘nau~oble’ en la kazo de ‘nau~’, aperas en pli ol unu linio, ekzemple /tin nang saataas/ ‘tri nau~oble (faras) dudek sep’ kaj /nay nang eakaasi/ ‘nau~ nau~oble (faras) okdek unu’. Sed la vorto /trikkhe/ aperas precize unufoje, en la linio /tin trikkhe nay/ ‘tri trioble (faras) nau~’. Tio, kio enfokusig^u, estas la rilatigo de la leksika scio c^e S de la vorto /trikkhe/ ‘trioble’ al ties enciklopedia scio de tiu linio en la multobliga tabelo. C^u ni kapablas diskoni unu disde la alia?

 

Ni certe povas tion principe fari. Ni povas diri, ke /trikkhe/ ‘trioble’ estas unu el la vortoj en /tin trikkhe nay/ ‘tri trioble (faras) nau~’. Du aliaj vortoj /tin/ ‘tri’ kaj /nay/ ‘nau~’ aperas en tiu frazo. G^ia sintaksa formato paralelas c^iujn aliajn liniojn en la multobliga tabelo. Ni povas ec^ imagi aliigojn de la tabelo. Sub la kontrau~faktaj supozoj de tiuj imageblaj aliigoj, /trikkhe/ aperus en aliaj linioj, kiuj nun ne ekzistas en la kulturo. Tiuj koncepteblaj modifoj havas sencon nur c^ar la leksika ero /trikkhe/ estas identigeble aparta. Se oni akceptas tian rezonadon, tiam la koncepto de la leksika scio de /trikkhe/ c^e S farig^as komprenebla, kaj estas distingebla disde la enciklopedia regado c^e S de tiu linio en la tabelo. Tiel do, ec^ en nekutima kazo de specifa vorto mane kaj piede ligita al precize unu frazo, la leksika ero lupagas por fonologia-sintaksa log^oc^ambro en ML(S, L).

Kun tiuj konsideroj kiel fono, ni nun pretas formuli nian proponon en la sfero de la metodika reagordo. Ni sugestas, ke la universalisma abstrakta entrepreno de la gramatika lingvistiko au~ mikrolingvistiko, kiu enfokusigas la gramatikon kaj flanken lasas la demandojn leksikajn-arkivajn, asociu la USPon de subjekto S kun la formala versio de la mensa leksiko ML(S, L) de S. La alia flanko de nia propono estas, ke la apartaj^a konkreta laboro de la situiga lingvistiko au~ makrolingvistiko, kiu unuarangigas la arkivan materialon kaj duarangigas la gramatikajn kategoriigojn, devus priskribi la partoprenon de S en SKA(L) surbaze de substanca versio de la mensa leksiko ML(S, L) de S.

Metodike, kian signifon havas la pluira aserto, ke la gramatika mikrolingvistiko apartenas al la natura scienco kaj la konkreta makrolingvistiko al la socia scienco? Tia kroma aserto havas la efikon senmodife kunligi la abstraktan gramatikan lingvistikon kun la idealigoj pri tuja lingvoakiro kaj pri homogena parolantaro bone konataj en la faka tekstaro de la genera lingvistiko. La nova parto de nia propono diras, ke, kontraste al tio, konkreta au~ situiga makrolingvistiko povas utile pau~si la evoluon de ekzempla dekkelkjarulino. En racia rekonstruo de s^ia itinero (unu vidpunkto aperas en Dasgupta 2000), la ideal-tipa dekkelkjarulino edukig^as en la senteman, kreivan civitanecon en diskursa komunumo space kaj tempe disig^inta en subkomunumojn, lernas au~skulti trans dialektaj limoj, kaj tiel fine ankras sian SKA(L) en inkluzivema makro-arkivo SKA(S), kiu donas log^an nic^aron al la komunuma diverseco.

Dum ni klarigas al ni la teoriajn implicojn de propono (1) sub tia interpreto, ni eble volas direkti la eksplikajn energiojn al la naturscienca mikro-sektoro de tia lingvistika entrepreno kaj la priskribajn energiojn al la sociscienca makro-sektoro. En ne tre memkonscia formo, tiu movo disponeblas jam en iuj gramatikaj priskriboj. Pluraj lingvistoj asertas, ke ilia formala hipotezaro klarigas grandan amason el la datenoj, kaj ke manpleno da formoj artefaritaj, specialaj, kultivataj en la kulturo kaj instruataj al la subjektoj en la kleriga sistemo kontrau~ la tendencaro de la natura lingvo, rezistas la formalan klarigon c^ar ili respegulas kulturan artifikadon. Se ni sekvas serioze c^i tiun rezonmanieron kaj donas al tuta sektoro de la entrepreno respondecon pri la kulture instruataj eroj en la lingvo, ni alvenas al jena labordivido. La gramatikaj mikrolingvistoj ricevas c^iom de la formala klariga laboro. La konkretaj makrolingvistoj priskribas ne nur la naturajn lingvos^ablonojn klarigatajn de la gramatikistoj sed ankau~ la kulturajn s^ablonojn heredigatajn en la ideologia sistemo. Tia redisdono de la klarigaj kaj priskribaj taskoj estas utila kaj necesa. Sed tio ja ne sufic^os.

G^i estos nesufic^a interalie pro tio, ke la tiucelan nocion de duobla (natura kaj kultura) priskribado oni ne povos elfosi el la naivaj praktikoj de la plimulto de la lingvopriskribantoj. Jam de la komenco de la lingvopriskriba entrepreno, kiam la klerismo mastrumis la transiron el la helenlatine inspirita preskribado al demokratiema priskribado de popolaj praktikoj sur c^i tiu tereno, la nocio de priskribo valida je la socia nivelo, kontraste al la individua, subkomprenigis la normecon. Alidire, je la nivelo de la komunumo de la subjektoj parolantaj L, la priskribado de L temis pri tio, ke la komunumo L preskribadus al si la plej bonan normokoordinatan sistemon, c^irkau~ kiu ludig^us la varieco de la unuopaj subjektoj S1, S2, S3. G^uste al la lingvisto, al la nova gramatikisto, la komunumo L delegis la solvan-polvan taskon ellabori la detalan procedadon de tiu komunuma entrepreno preskribi por si mem. Se oni revizitas tiun momenton de formala kaj s^ajne neu~trala priskribado kiel delega entrepreno de preskribado por si enkadre de la pli ampleksa laboro ekipaj^i la demokratian publikan spacon, oni vidas tuj, ke la moderna lingvistika priskribado apartenis al la tagordo de la naciismo.

La c^eesto de c^i tiu senspecifa naciismo en la koro de la fundamenta formatumo de la priskribismo estas afero, kiu jam de jarcentoj atendas teorian klarig^on. La praktikoj de la lingvistoj restas modere prudentaj kaj sanaj. La usona struktura lingvistiko intime kunlaboris kun la povigaj praktikoj en la antropologio. Kiam la generismo rompis la interfakan kontrakton kun la antropologio, la generistoj en sia konkreta laboro ne c^esis rigardi kiel evidentan kaj silentan devon tion, ke oni helpadu al la parolantoj de la senvoc^igitaj lingvoj meti siajn datenojn en la kernan tekstaron de la generismo. Lau~ la ebloj, la fakultatoj kaj la kleruloj investis kroman energion por certigi, ke la mortantaj au~ malfortig^intaj lingvoj estu dokumentataj tiamaniere, ke maksimume profitu la parolkomunumoj. Ne temas pri vortigo nia de fonaj intencoj aliulaj. Kaj Noam Chomsky kaj Richard Kayne specife deklaris tian tagorderon, en personaj komunikoj. Chomsky aldonis, ke en lia instituto oni pluiris preter la dokumentado, kaj rekte laboris por revivantigi la lingvojn. Nia tasko estas reagi al la manko de tiaj specifoj en la teoriaj dismetoj de la aktuala lingvoscienco. La manko de bona volo ne estas la problemo.

La komunumoevoluigan taskon oni do lasis sur la subkompreniga au~ maleksplicita nivelo. G^ia nekodig^o signifas elizion de la sociscienca ero de la lingvistiko. El tiu elizio rezultas magrigita dieto, per kiu la lingvistikaj dresistoj nutras siajn gejunulojn. Ni nun vivas sub reg^imo de trejnsistemoj en la formala lingvistiko, kiujn oni agrese distiris disde la socia konsistero de la naciismo kaj disde la diversaj evoludoktrinoj, kiuj transprenis la povon post la malkoloniigo. Tiu c^i sindistiro okazadis g^uste kiam la komunumo, kiel kategorio, sidas en krizo kaj urg^e bezonas, ke interalie la perceptaj lingvistoj liveru helpan komentarion kaj iaspecan savon.

Unu aspekto de la krizo rilatas al la fakto, ke la komunumo de la subjektoj parolantaj ian ajn lingvon L estas hodiau~ tipe iom strec^ita ento. La alcentraj anoj de la komunumo L log^as en tiaj cirkonstancoj, kiajn la plimulto de la kompetentaj observantoj identigas kiel la hejmon. Ili log^as en la kerna teritorio de la hejmlando kaj konservas tion, kion oni kalkulas kiel la tipan kulturan praktikaron de la komunumo L. La decentraj anoj aferas kun la ekstera mondo kaj pasigas parton de siaj biografioj en lokoj for de tiu hejmlando, en medioj, por kiuj la lingvo L ne havas tau~gan vortprovizon. La rilatoj inter la alcentraj kaj decentraj spertoj de la komunumo estas afero kontestata. Tipaj difinoj pri tio, kio konsistigu la komunumon, privilegias la alcentrajn komunumanojn kiel ververajn ekzemplulojn. Ofte tiu nostalgio, tamen, kiu reliefigas tiajn bildojn kiel ian koron de la komunumo, plej videblas c^e la decentraj anoj volantaj kompensi la malfortig^on de prihejmaj memoroj. La franca lingvo, kia g^in lernis kaj kultivis en Alg^erio Albert Camus, difinis la kernon maltrankvile kaj rigore, dum la efektivaj parizanoj strebadis rompi la normojn.

Alia dimensio rilatas al la dalitoj en la multaj socioj de Barato kaj al similaj eksmarg^enuloj en aliaj landoj, kie funkcias serioza entrepreno de malfaro de iamaj senvoc^ig^oj. Sendube ekzistas ankau~ aliaj aspektoj de la g^enerala krizo de la komunumo, kiujn alilokaj observantoj dismetos komplemente al tiu c^i prezento.

Felic^e, kiel ni tuj vidos, la lingvistiko jes havas disponaj^ojn, per kiuj liveri helpan komentarion kaj veturi renkonte al la krizo. La lingvistoj ne bezonas senescepte orienti sin al eksteraj sociaj koordinatoj por altrakti la polusig^ojn, kiujn estigas c^i tiu kontestado. La internaj demandoj, kiuj pelas la formalan lingvistikon mem, donas al ni tau~gan bazon por la necesa interveno. Por juste montrofenestri diversajn aktuale interesajn punktojn el la formala lingvistiko, pli plena prezento liverus plurajn ekzemplojn de tiu interna bazo. Unu ekzemplo eventuale venus el la sintaksa kaj semantika gamo de la anaforaj fenomenoj, c^e kiuj la formalaj sintaksaj priskriboj de la ligado-teoria g^enro konkurencas kun priskribiloj el la pragmatiko. Alia ekzemplo povus temi pri la preterlaseblo de nesubjektaj argumentoj en la propozicia strukturo, do pri fenomeno, kiu interrespondas au~ ne al la makluhaneskaj kulturaj fenomenoj de la tipo varma-malvarma, sed kiun ankau~ pretendis la sintaksistoj. Volante trovi komunan temon, pri kiu plej vers^ajne interesig^os granda parto de la legantoj, ni enfokusigas c^i-tekste la demandojn de la leksika ekonomio.

Konsideru do la fakton, ke la angla verbo weep havas la malregulan formon wept en la estinta tempo, dum la verbo beep formas regulan beeped. Kiam ni priskribas la fakton, ke la parolantoj de la angla ne diras weeped, ni ofte apelacias al la koncepto de la blokado. Ni diras, ke la pli specifa, pli malg^enerala formo wept blokas la aplikon de la pli g^enerala skemo, el kiu rezultus weeped. Chomsky (1995) proponis g^eneraligon de la blokado al la sintakso, specife sugestante, ke la pli ekonomiaj derivoj blokas la malpli ekonomiajn. Tiu propono unuigus tian sintaksan blokadon kun la kutima morfologia blokado sub la supozo, ke uzi malregulan estintatempan formon kiel wept, se ni tenas envide la memstaran leksikan konservatecon de la informoj pri la vorto wept, estas pli ekonomie ol devi apliki la regulan estintatempan skemon al la bazo weep kaj produkti regulan formon kiel weeped. Kompreneble, la specifaj^oj de la propono Chomsky 1995 c^esas rekte roli en la formalaj derivoj de la sintaksa minimumismo post kiam eksig^as la procedo derivi senfaze plenan frazon surbaze de numerigaj^o kaj la operacoj de la ekonomiado surekranigas la tiel nomatan trian faktoron anstatau~ rilati nur al la eksplika adekvateco. Tamen, la projekto formuli nocion de la ekonomio, kiu ampleksas kaj la leksikan blokadon kaj la sintaksan derivan ekonomion, klare kaj senkonteste peladas la influhavan minimumisman vizion pri la formala lingvistiko.

Nu, rimarku, ke tiu konata trajto de la aktuala teoria pejzag^o de la formala lingvistiko interpreteblas sur la nivelo enfokusigata de la nuna interveno. Ni faru el g^i principon de leksika konkretigo:

(2) La Principo de Leksika Konkretigo

La konkretigoj de la leksiko antau~staras la g^eneraligojn de la gramatiko.

La enhavo de (2), kiel evidentig^as en la nuna kunteksto, estas, ke la ekonomio de la mensa leksiko de la subjekto S por la lingvo L pro konsistigaj kialoj donas al la arkivaj konkretaj^oj prioritaton rilate al la principaj g^eneralaj^oj. Sed la alia flanko de la medalo estas, ke la formalaj principoj, inkluzive la principojn de la ekonomio, liveras tiujn rimedojn, per kiuj la menso de la subjekto S tenas enfokuse SKA(S) (bonvolu reviziti (1a) por la detaloj pri SKA(S)).

La lingvistioj jam de longe scias, ke tiu ekonomio ne estas formala donitaj^o matematike deduktebla el la primitivaj entoj; temas pri empiria demando. La rapidaj antau~enmars^oj en la lingvistiko liveradis al ni c^iam pli klarajn bildojn de la ekonomio, kiu fakte funkcias en la konservig^o kaj uzig^o de la scio. Por ke tiu antau~enmars^ado dau~ru kaj disponu pli klarajn celojn kaj metodojn, necesos rigardi kaj la teknikan ilaron de tiu progreso kaj g^ian materian bazon.

Konsideru unue la teknikan ilaron. La adopto de normigitaj konceptaj kaj notadaj aparatoj en la fonologio, en la sintakso kaj en la semantiko akcelis la progreson en nia kompreno je tiu grado, je kiu la aparato, precipe la notado, esprimas tion, kion ni rigardas kiel la specifan ekonomion funkciantan sur c^iu tereno. Nu, la lastatempa laboro sentis la bezonon studi la leksikajn erojn en diversaj lingvoj kaj levi demandojn de leksika ekonomio. La demandoj estas teorie gravaj; ni ja bezonas scii, ekzemple, c^u (2) reduktig^as al pragmatikaj principoj de konversacia kunlaboro aplikig^antaj al la vorta nivelo. Tiu esplorado tamen spertas aparatan handikapon, mankon de prudenta notado, kiu faciligus al la prileksikaj studantoj la komparadon de observoj trans la lingvoj.

La problemo ne estas, ke mankus la koncepta aparato. Kontrau~e, Hale & Keyser (2002) formulas ion, kio alevoluas al unuanima aliro al la studo de la sintaksa-leksika renkontig^ejo, reenergiante ideojn, kiujn unue sistemigis Tesnière (1959). La malfacilo estas, ke Jay Keyser kaj la forpasinta Ken Hale konstruis neniun notadon, kiu kongruus al la specifaj bezonoj de tiu entrepreno, kiun ili iniciatis. Ilia mikso de la sintaksa arbodesegnado, la glosoj kaj fakaj etikedoj en la angla kaj la objektolingvaj vortoj, kvankam utila ilaro manke de io pli bona, kion povas uzi iliaj kolegoj, ne sumig^as al reprezentilaro por la leksikaj s^ablonoj, kio levas gravajn operacajn demandojn, al kiuj ni baldau~ revenos.

Ni konsideru nun la materian bazon ebligantan, ke dau~ru la plibonig^ado de niaj komprenoj pri la principoj de la lingva ekonomio. Gravas vidi, ke temas c^i tie pri demandoj metodikaj. Tiel longe, kiel la strukturisma kaj frua genera lingvistiko enfokusigis la regulojn, oni povis sen absurdo trakti siajn datenojn surbaze de la ideo, ke la regulaj faktoj kongruus kun la reguloj dum la esceptoj falus ekster ilian kaptilon. Havis sencon ankau~ senti sin kontentaj pri superrigardo de la tipoj de reguloj kaj deklari sin neinteresig^ontaj pri tutaj lavangoj da datenoj. Ni ja ne havis bonan kialon, pro kiu okupig^i pri la esceptoj. Sed la j^usaj tri jardekoj da esploroj orientis nin al la principoj kaj ne al la reguloj kiel la celo de la g^eneraligoesplora entrepreno. Nu, la principoj, diference de la reguloj, ne aperigas esceptojn kiel sian sisteman Aliaj^on. La principoj j^etas en krizon la koncepton mem de escepto.

La fundamenta metodika tezo, kiun ni volas defendi sur la nivelo de la materia bazo de nia fako, estas, ke lingvistiko principa ne havas la rajton diri, “Ni jam rigardis tiom da lingvoj, ke ni sendube trairis c^iujn regulotipojn. Ni rajtas nun fermi la librojn. Ni pretendu, ke ni jam trafis fidindajn respondojn al la c^efaj demandoj. La estontaj malkovroj konfirmos niajn g^eneraligojn, krom c^e iuj kazetoj.” Transiri de la reguloj al la principoj signifas, ke, pro kialoj principaj, la lingvistiko restos interesita pri la datenoj el c^iuj lingvoj g^is la fino de la historio. Tiuj specoj de interesig^o kaj de neglekto, kiuj eble aspektis raciaj antau~ la elektronika epoko, ig^as science neraciaj kaj socie maljustaj en mondo, kie la tekstaj datenbazoj ekzistas kaj reale efikas.

Sekvas, ke nia unuopaj^a disponado pri la lingvaj materialoj kreskos pas^pas^e kun niaj leg^proponaj ideoj pri tio, kio do estas la g^ustaj g^eneralaj^oj. La demando, kiaj ekonomioj rolas en la muldado de la lingvo, reformulig^adas kun la kreskado de tiuj entreprenoj, se c^i tiu esplorado pri la ekonomio ade ligas la unuopaj^adan sektoron de nia laboro al g^ia leg^proponada laboro lau~ la j^us menciitaj fadenoj. Aperas demandoj en la sfero de la okazigado. Multaj senkonteste akceptos niajn vortojn. Sed kiamaniere c^i tiuj vortoj traduku sin en la praktikon? Kion signifu la ideo, ke entrepreno esploranta la nocion de ekonomio ligas la unuopaj^adan sektoron kaj la leg^proponadan sektoron, precipe se la g^eneralaj^oj dau~re reformulig^as?

La relative simpligita bildo pri la nocio ekonomio uzata g^is nun ne liveras respondon al tiu demando. Ni devos fakte prezenti al ni konsiderinde pli ric^an esploron de nocioj de la tipo ekonomio. Demandoj pri la optimumeco, la natureco, la ikoneco, la baznivela percepto, la renkontig^ejo semiotika-pragmatika, la metaforo kaj la renkontig^ejo scia-senta gravos sur komuna ekrano per procezo, kiu devigas la praktikantojn de c^iu el tiuj subentreprenoj trakti la rezultojn akiritajn de kolegoj, kies kolegecon ili ankorau~ ne agnoskas. La celo ne estas nun, tuj, diveni la finan formon de la bildo de la ekonomio (kian ajn nomon la nocio portu je tiu etapo) en glora momento, en kiu c^iuj estos farintaj c^ian necesan legadon, en la fantazia, perfekta universitato. Se la konjektoj proponataj c^i tie havas ian realon, ni staros antau~ nemastrumate disa aro da entreprenoj en sektoroj tiel diversaj kiel la komerco, la industrio, la akademia esplorejaro, la registaro kaj simile, ne en unuopa, superrigardebla s^ipo havanta klarajn direktilojn kaj direktantojn. La projekto devos inkluzivi la establadon de normoj, praktikoj, kriterioj, kiuj aspektu prudentaj kaj uzeblaj al tuta gamo da agantoj kaj ebligu la akumulig^adon de rezultoj kaj aparatoj diversdevenaj.

Kun tiuj konsideroj enkape, ni revenas al la demando teknika ilaro, kiun ni lasis sensolva pli frue. En tiu pli frua diskutero ni konstatis, ke la ilaro de Hale & Keyser, se eventuale akceptebla por la nuna, senorganiza stato de la interleksikaj studoj, s^ajnas evidente kejla, uzinda nur dum fazo atenda, g^is venos seriozaj rekomprenoj.

Nia konkreta sugesto rilate la teknikan ilaron, ankau~ prezentanta partan respondon al la demando kiamaniere do traduki nian teorian iniciaton en konkretigeblan praktikon, bazig^as sur jena ekzemplo de la kapabloj de la ilaro de Hale & Keyser. Konsideru la analizon c^e Hale & Keyser (2002: 49, (7)) de la angla verba sintagmo to bag the apples: V[ V[ bag1] P[ DP[the applies] P[ P[t1] N[t1]]]]. La mekanismo de Kunpako kunligas la lokojn markitajn per la cifero 1 tiamaniere, ke la elemento bag en V, kie g^i aperas, kunpakas prepozician sencon, proksimume ‘en’, kun substantiva senco, proksimume ‘sako’, sub la egido de superreganta verba senco donanta la rezulton ‘igi en sako’. Uzantoj eklertig^intaj pri la mekaniko de la sistemo funkciigas g^in en la lingvoj pritraktataj kaj en la angla kiel glosilo. Sed el la fakto, ke la homoj ne parolas la sintaksarban, evidente sekvas, ke ec^ tia uzanto, kiu majstre regas la sistemon, tamen ne akiras intuiciojn pri ekzemploj, kiuj sonus g^ustaj au~ ne, sur tiu nivelo, sur kiu homa lingvo disponigas intuiciajn jug^ojn al siaj lernintoj.

Rimarku, nun, ke la normala vorto por la verba sintagmo to bag the apples en la artefarita lingvo Esperanto estas en-sak-ig-i la pomojn, kie la konsisteroj de la verbo estas prepozicio, en, substantiva radiko, sak, transitiva verbofarilo ig, kaj infinitiva markilo i. Oni ne bezonas elspezi multan energion por imagi mondon, en kiu la lingvistoj okupig^antaj pri la studoj de la leksikoj fake lernus la bazan Esperanton same devige, kiel la sintaksistoj lernas desegni la arbojn au~ la fonologoj lernas la internacian fonetikan alfabeton. En tia mondo, ig^as grave rimarki, ke ec^ la artefaritaj rimedoj de Esperanto ne permesas al g^iaj parolantoj ens^ovi la numeralon tri au~ kvar kaj diri en-tri-sak-ig-i au~ en-kvar-sak-ig-i por komuniki la sencon ‘paki en tri/ kvar sakojn’. C^i tiuj vortoj, kiujn oni principe kapablas krei el la rimedoj de Esperanto, ja povas esti dec^ifrataj post iom da analiza fortostrec^o, sed sonas nenature kaj neniam estas uzataj. Esploranto interleksika, por kiu Esperanto liverus la normalan ilaron por la prezentado de la leksika strukturo, venus al la antau~diro (konfirmata translingve, sed eble mi eraras), ke neniu lingvo permesas unuvorte esprimi la nocion (en)trisak(ig)i au~ (en)kvarsak(ig)i. Kontraste, iu uzanta la ilaron de Hale & Keyser en ties nuna formo havus nenian intuician bazon por fari tian antau~diron.

Kompreneble ne estus prudente sugesti, ke la uzo de la Esperantaj vortoj por priskribaj celoj simple anstatau~u la ilaron de Hale & Keyser. La siatempaj proponoj de Tesnière, kiuj eble (pere de pluraj interuloj) parte inspiris la generacion Hale & Keyser de la entrepreno de interleksikaj studoj, estis iasence sistema konkretigo de tio, kion sugestis al li la Esperantaj vortoformoj. Ni ne dubas, ke necesas ia faka aparato. Nia propono estas, ke la Esperantan vortan materialon oni adoptu kiel ankron kaj kiel la konvencian neu~tralan prezentilon de la leksika sencoenhavo. La ebloj kaj malebloj c^e la Esperantaj vortoj igos konkretaj la intuiciajn konjektojn de la lingvisto kaj sugestos prisondindajn demandojn.

 

KONSTRUI JUSTAJN ARKIVOJN

Apud tiu faka utileco de la proponata adopto de Esperanto kiel interleksika prezentilo oni surekranigu la fakton, ke multe da efektiva leksikografio, renkontiganta plurajn lingvojn kun Esperanto, jam ekzistas, kaj la nesufic^e reliefigitan fakton, ke tiu leksikografio spegulas la starpunkton de tiuj kleruloj, kiuj laboras por la justeco kaj reciprokeco en la praktikoj de la tekstaj trafiko kaj enarkivigo. Se la lingvistiko reagordos sin kaj donos al Esperanto la rolon, kiun ni proponas, tio ebligos plig^eneraligon de tiuj rekomendindaj praktikoj.

Ni emfazis la similecon inter Esperanto kiel interleksika esplorilo kaj la arbodesegnado kiel intersintaksa esplordisponaj^o. Ili efektive similas inter si, se ni rigardas ilin kiel notadojn, kiuj enkorpigas iujn nociojn de la sintaksa kaj leksika ekonomio. Sed ilin distingas la fakto, ke Esperanto esprimas ankau~ ideologian ekonomion, ne nur formalan konceptadon. Oni povas atendi, ke oni kritikos niajn proponojn c^efe surbaze de supozoj ideologiaj. Kial tia adopto de Esperanto, demandos la kritikemuloj, ne fortigos novan hegemonian regemon?

Ni volus reagi al tiu ebla kritiko per du komentoj, kvankam ni ne havas la spacon por prezenti la tezojn sufic^e detale. La unua punkto estas, ke la Esperanta strukturo kurag^igas la konceptan analizon man-en-mane kun la forma, ekzemple en skrib-il-o, skrib-il-ar-o, skrib-il-ar-ej-o. Sekve, Esperanto kiel enkodigilo kurag^igas la arkiviston glosi vortojn kiel analizo, subtrahi kiel ‘dis-er-ig-o, de-pren-i’. Tiu faktoro igas Esperanton aparte adoptinda en momento, kiam la internacia komunumo intencas nuligi kaj renversi la senvoc^ig^intecon de diversaj marg^enularoj inter siaj civitanoj. Tiuj unuopuloj, kiuj bezonas substancan kaj ne nur formalan aliron al la diskursa retaro, devas ricevi helpon ne nur de helpemaj homoj, sed de helpipovaj duecoj en la strukturo, kie ili povu sin nic^i je diversaj stadioj de la akirado kaj konservado de aneco en la komunumo de lernantoj. Esperanto liveras relative dismetan kaj analizan leksikan vidon de la priaj prezentig^oj kaj tamen ne trudas principojn, kiuj absolute fremdigus la kunpakajn kaj erudiciajn vortojn (por ke Esperanto ne traktu tiujn kiel fremdaj^ojn estas jam sufic^e, ke ekzistas iuj kunpakaj vortoj kiel analizo apud tiaj malkompaktaj formoj, kiel dis-er-ig-o). La uzo de Esperanto kiel g^enerala glosilo en la leksikaj arkivoj, se g^i ig^os normala praktiko, donos al tiaj marg^enaj civitanoj kiel la dalitoj en Barato, bezonantaj sistemajn enirbiletojn diskursajn, seriozan aliron al la arkivoj.

Nia dua punkto estas, ke g^uste la konstruiteco de Esperanto aliigas kontrau~hegemonien oniajn nociojn pri la ekonomio. Imagu generacion da kleruloj, kiu plenkreskintus uzante Esperanton kiel interleksikan esplorilon, do generacion, por kiu la arkivoj konceptitaj en la skemaj^o (1) ig^intus elektronika realaj^o. Tia generacio E, kiel ni rajtas g^in nomi, rigardus c^iun norman skriban lingvon kiel kodigitan konstruaj^on fasonitan por plenumi specifajn sociajn bezonojn. Generacio E akceptus kiel ordinaran premison la ekzemplon de Esperanto, kiu komence proponig^is kaj intertraktig^is kaj poste konstante reintertraktig^is kiel normo. Proe, generacio E akceptus kiel la nulan hipotezon, kiel evidentaj^on, ke la lingvaj kodoj en c^iuj socioj devus demonstrable plenumi la sociajn bezonojn; kaj, ke iam ajn, kiam tiu kongruo inter la bezonoj kaj la disponoj c^esos esti optimuma, tiun kodon oni reintertraktu kun la marg^enanoj kaj kun aliaj. Tiu normo de reintertraktendo devas resti konstante prema, se oni rilatu serioze al la nocio de fasonado, se la elektronika mondo ne enfalu en elite mastrumatan reg^imon de mono kaj de herede hierarkia potenco.

La nocio de justaj enarkivigaj praktikoj spegulas tiujn ideojn. La fruaj entreprenoj modernigaj faris la imperiisman eraron trudi mallarg^e konceptitan novklasikan ekzemplaron al viktimaj socioj kaj alidirekte objektigi la viktimajn kulturojn en frostig^intajn, dissekceblajn formojn kaj redukti la kulturan analizon al tia objektigo. Ju pli oni lernis, kiamaniere forkreski for de “la maldigneco de la porparolado por aliaj” (esprimo de Michel Foucault), des pli kreskis la respondeco. La orientismo en la malnova senco c^esis esti praktikebla. Sed la arkiv-enordiga kutimo de la orientisma entrepreno, kaj la arkivoj de la sudlandare parolataj lingvoj zorge konservataj de tiu entrepreno, povas denove ig^i valoraj en nia nova medio.

Utilos al ni disponi mallongan skizon de la c^efaj momentoj en tiu itinero. La postmodernismo efike pridubis c^iujn normojn kaj kriteriojn, kiujn oni antau~e kutimis rigardi kiel respegulaj^ojn de la natura ordo, kaj c^iajn aliancojn inter la potenco kaj la scio. Ni, kiuj devas lerni de tio, konstruas nun transmodernan postrakonton. Nia transmoderna entrepreno devas reiri al la laboro konstrui la arkivojn, la laboro disponigi la kleron kie kaj kiam oni g^in bezonas, sed samtempe zorgi por ke ne reaperu malnovaj malsanoj. La moderneco iam strebis eltiri regulojn el ia kaoso kaj bildigi la homan ordon kvazau~ naturan. La postmoderna momento, reagante kontrau~ tio, emfazis, kiagrade estis efektive konstruitaj c^iuj natureskaj formoj de la ordo. Nun, kiam tiu leciono estas profunde akceptig^inta, la transmodernaj praktikoj povas sin orienti same al la sociaj konstruaj^oj, kiel al la limigitaj sed tamen realaj naturaj faktoroj, kiuj igas specifajn konstruojn eblaj kaj aliajn maleblaj. La modernan enfokusigon de la naturo kaj la postmodernan reliefigon de la konstruiteco kunfadenas, kiel praktiko-fadeno, reinventita nocio de la ekonomio, nocio malakceptanta la malnovajn mastrumulajn centrigojn kaj fidanta al la kapablo de la uzantoj fasoni kodigojn kongruajn kun siaj bezonoj. Tiaj transmodernaj praktikoj havas la praktikan celon certigi, ke, kun la aliig^ado de la bezonoj de la civitanoj, la intertraktado remuldados la disponaj^ojn por kongrui al la novaj bezonoj. Samtempe, la transmoderno reliefigas la konceptan celon rafini c^ies sentojn pri tiu nocio de kongrueco. Ni bezonas diskurson demokratian, ebligantan al c^iuj au~di la voc^ojn de priaj aliuloj, kaj tamen evitantan tian kaoson, kia forinundus c^iujn voc^ojn per fluego de informarego. Nur tia diskurso liveros al ni la konkretan eblecon plibonigadi nian komprenon pri la bezonoj, pri la disponaj^oj, kaj pri la socia agado de interkongruigo inter ili. Nia strebo c^i tie estas trafi la tau~gan uzadon de Esperanto, de ilo por la demokratia diskurso, por optimumigi nian komprenon kaj niajn praktikojn sur c^i tiu tereno.

Ni ne povas, en c^i tiuj rimarkoj, priparoli la pli ampleksajn modifojn de la aktualaj lingvikstikaj priskribaj kutimoj, kiujn oni fakte bezonas. Nia limigita celo c^i tie estas identigi tian procezon, kiu poiome enkondukos la necesajn modifojn je tiuj momentoj, kiam la partoprenantoj ekvidos ilin kiel necesajn. Eble, tamen, ni devas peti la s^atantojn de la malnova reg^imo atenti iujn problemojn, por ke ili ne pensu, ke la nuna stato estus tute kongrua kun niaj dirataj^oj. Se paroli g^enerale, la lingvistiko, kiu plue validas, malgrau~ gravaj sindistancigoj, laboradas surbaze de la premiso, ke la priskribantoj povas senprobleme identigi modere malgrandan aron da subjektoj denaske parolantaj lingvon L kaj uzi iliajn jug^ojn kiel bazon por specifi la enhavon de L, unue gramatike, c^ar la gramatikoj principoj estas sistemaj, kaj due leksike, c^ar la leksikaj faktoj estas kapricaj kaj neregulaj. Tiu esence gramatik-reliefiga struktura lingvistiko lasas la socilingvistikon kiel restaj^ilon, kiu forbalaus kelkajn diversecojn kaj komunecojn nepriskribitajn en la struktura rakonto, kaj kiu traktus kiel marg^enajn tiujn parolantojn, kun kiuj la lingvisto elektis ne konsultig^i.

Gravas rimarki, ke tia metropola lingvistiko premisas elite mastrumatan publikan spacon, aferistas kun tiu elito, kaj lasas flanke la komunumojn kaj la plurecon de la memperceptoj. Tute kontraste al tiu sintenaro, multaj el ni en la socioj de la Sudo estas devigitaj de niaj realoj multe pli klare alfronti la fakton, ke la parolantaroj socie agnoskas siajn heterogenecon kaj malsimplecon. Se la lingvistiko serioze permesos al la denaska parolanto de la lingvo L sin profili en la heterogena memperceptaro de sia komunumo, tiam la tasko de la gramatikisto, fidele prezenti ties jug^ojn, ig^os pli kompleksa.

Se ni mallonge prezentu unu fadenon de estonta rezonado, ni proponas, ke la reagordo de la lingvistiko, kiu devos okazi, povas akcepti kiel unu deirpunkton la laborojn de Ashok R. Kelkar, kies nekutima libro (1997) g^enerale pri la lingvo kaj specife pri la maratha proponas novan modelon de tio, kion ni povas nomi leksika lingvistiko. Ni devas teorii la komunume bazitan makrolingvistikon tiel, ke g^i unuarangigas la arkivon kaj duarangigas la gramatikon. Se la memperceptojn de la komunumo ni rigardas kiel leksike bazitajn (kaj tio estas sendube nur proksimumaj^o), sur la metodika nivelo ni proponas teorii tian loke, komunume mastrumatan leksikan lingvistikon kiel entreprenon komplementan al gramatika lingvistiko kunaganta kun la konataj globaj industrioj sintaksa kaj fonologia. Agordite tiele, la leksika lingvistiko povos revigligi la longe neglektitan renkontig^ejon inter la studado de la lingvo kaj la studado de la literaturo surbaze de zorgo pri la tradicioj kaj aliaj lokaj kontinuecoj. La internaciaj, globaj entreprenoj ne estas tau~ge ekipitaj por kultivi tiujn zorgojn, kiujn hodiau~ c^iuj agnoskas kiel gravajn.

Al la legantoj, kiuj komprenas la valoron de la orientismaj esploroj, ja ne necesas klarigi c^i tiun punkton. La malnovmoda orientisma studado de specifaj regionoj havas la konatan virton, ke la anoj de tiu tradicio neniam enfalis en la adoradon de globig^intaj entreprenoj pretendantaj esti ankritaj en memstara apriora teorio. Fermante la nunajn pripensojn, ni rejesas la valoron de la laboro farita kaj farata de nordlandaraj kleruloj pri la lingvoj de iuj socioj de la sudo sub la metodikaj supozoj de la orientismo, kiun ni en nia nuna kolektiva forto kapablas tau~ge modifi. Ni g^ojas pri la dau~ra vivanteco de tiuj esplortradicioj. Ni notas, ke la reagordoj de la elektronika epoko liveras specifajn intelektajn eblig^ojn en la kunteksto de la tutmonda rekonstruig^ado de la publika spaco en kaj inter la nacioj, kaj ke la lingvistiko kaj Esperanto, precipe kune, donas al ni la disponaj^ojn por tau~ge profiti de tiuj ekebloj.

RESUMO

La tutmonda reintertraktado de la rilatoj inter nordo kaj sudo dau~ras jam de iom da jaroj. Unu grava momento identigis la orientisman diskursaron kiel g^enerale trudan, malsimetrian, potenco-komplican entreprenon gvidatan de la interesoj de la koloniaj projektoj. Sed kiamaniere tia agnosko de la kompliceco traduku sin en reciprokemajn postrakontojn, kiuj helpu la laboron konstrui tutmondan publikan spacon?

La intertraktado procedas pli bone, kiam la agantoj agnoskas, ke estas konstruitaj c^iuj normoj kaj kriteriaj ekzemplaroj. La eka momento ja bezonis la demonstron, ke iu elito faris la fruan konstruadon. Sed la publiko povas post tiu demonstro rekunsidi, kiel eble plej gefratare, kaj iniciati novajn konstruajn laborojn, kiuj ne perdas la fadenojn de la interesoj de diversaj uzontoj. La laboro de la malnovaj orientistoj devas esti heredata, c^ar la nova publika spaco nun elvenanta bezonas seriozajn arkivojn. Ni komprenas, ke la arkivoj estis fasonitaj malsimetrie kaj ke en sia aktuala formo ili prezentas problemojn pri la posedrajto. Sed nun aperis novaj ebloj korekti c^ion tion.

Tiujn eblojn donas la elektronika epoko. C^iuj arkivoj transiras al la elektronika modo, kio donas al c^iuj la eblecon reagordi ilin. Tio, kio specife profilas tiun eblecon, estas la fakto, ke iuj subkomunumoj, kiuj iam estis senvoc^igataj, ne plu volonte akceptas, ke oni suferigus ilin, kaj aliflanke bezonas helpon por elveni el sia senvoc^eco kaj gajni plenan aliron, precipe al la kulturaj disponaj^oj. La elektronika modo aparte tau~gas al la laboro fasoni arang^ojn, kiuj nete bonvenigas la uzantojn.

Por ne perdi la fokuson, ni limigos la diskuton al la kreo de leksikaj arkivoj en la lingvoj de la sudo. Tia enarkivigado, en la antau~videbla estonteco, konstante bezonos helpon de la orientismaj entreprenoj en la universitatoj de la landoj en la nordo. Ni bezonas trovi teorie validajn metodojn por malhelpi, ke la nordaj orientistoj sentu sin tiom kulpaj, ke la kulposento malebligas c^ian enarkivigan laboron. Se oni agnoskas la naturon de la nova arkivkonstrua tasko, tiam oni atingas la celon sen aparta kaj specifa fortostrec^o.

Kian rolon Esperanto ludu en la teoria profilado de tiu agnosko? Por alpas^i al respondo, oni notu, ke la Esperanta leksiko estas la sola ikona kazo de leksiko fasonita surbaze de demandoj pri la alireblo. Nur Esperanto estas tau~ge ekipita por ludi, ne nur la j^us menciitan konceptan rolon, sed ankau~ seriozan laborebligan rolon. La lingvistiko plenumis grandan pontofaran taskon en la sintakso kaj la fonologio, sed ankorau~ ne en la leksika sfero. Esperanto liveras la plej uzeblan ekirpunkton por la mastrumado de interleksikaj disponaj^oj. Se iuj seriozaj kleruloj esperas igi la anglan fari tian laboron, ili devos refari la anglan g^is tiu lingvo alproksimig^os al Esperanto; kaj tiupunkte estos klare videble, ke ne valoras la penon reinventi la radon. Uzi Esperanton kiel interleksikan rimedon ne signifas eliminon de la okupantoj de aliaj nic^oj en la lingva ekologio; la matematika notado en la fiziko ne eliminis la rolon de la homaj lingvoj. Kiam la teoriaj institucioj de nia tempo permesos al Esperanto ludi sian g^ustan rolon, oni pli facile vidos, precize kiamaniere la demando de la sudo en la tutmonda publika spaco estas fakte demando de aliro. La intertraktantoj, kiuj tion klare vidos, pli bone intertraktos, kaj ni fine trafos venki la negativan postrestaj^on de la orientismo kiel potencostrukturo, dum ni konservos g^iajn pozitivajn atingojn.

 

 

REFERENCOJ

 

Chomsky, Noam. 1995. The minimalist program. Cambridge, MA: MIT Press.

 

Dasgupta, Probal. 1988. The external reality of linguistic descriptions. Canadian Journal of Linguistics 33:4.345-365.

 

Dasgupta, Probal. 1993. The otherness of English: India’s auntie tongue syndrome. New Delhi/ London/ Thousand Oaks: Sage.

 

Dasgupta, Probal. 2000. Tesnière indicators and Indian languages. Rajendra Singh et al. (red.) Yearbook of South Asian Languages and Linguistics 2000. New Delhi /London /Thousand Oaks: Sage. 109-119.

 

Hale, Ken; Keyser, Samuel Jay. 2002. Prolegomenon to a theory of argument structure. Cambridge, MA: MIT Press.

 

Kelkar, Ashok Ramchandra. 1997. Language in semiotic perspective: the architecture of a Marathi sentence. Pune: Shubhada Saraswat.

 

Naregal, Veena. 2001. Language politics, elites, and the public sphere: Western India under colonialism. New Delhi: Permanent Black.

 

Tesnière, Lucien. 1959. Eléments de syntaxe structurale. Paris: Klincksieck.