De kelkaj jaroj viglas, sub la devizo "no border", maldekstra movado kontraŭ ĉiuj limigoj de la azilrajto kaj pli larĝe por senrestrikta rajto je migrado de unu lando al alia. Utopiaj postuloj? Jes, sed verŝajne iom malpli ol la postuloj, ke ŝtatoj senarmiĝu aŭ ke Esperanto fariĝu ĉies dua lingvo. Spite jurajn kaj pli konkretajn obstaklojn, milionoj "arogas" al si la migrorajton per translokiĝo de unu lando al alia kiel "neleĝaj" enmigrantoj - kaj ilia nombro plimultiĝas.

Hieraŭ mi kun proksimume 1000 ĝis 2000 aliaj partoprenis manifestacion, kiu celis memorindigi la dekkvinan datrevenon de la (praktika) abolicio de la azilrajto en Germanio. Nek giganta nek bagatela nombro en urbo kiel Berlino kaj sufiĉa por meriti kelkajn sekundojn en la loka televida novaĵelsendo. Ĝi okazis sub la devizoj: "Por tuttera rajto je migrado - solidareco sen limoj; Kontraŭ rasismo, socia ekskludado kaj ŝtato de kontrolvigilado" kaj estis subtenita de multaj maldekstraj grupoj, ankaŭ sekcioj de la Maldekstra Partio, sindikatoj kaj anoj de la Verda Junularo. (Vidu ĉe www.recht-auf-migration.de.vu )

Ĉi tiu movado estas preskaŭ pratipe sennaciisma en sia celdirekto, kaj tio evidentiĝas en ĝia slogano "nek landlimoj nek nacioj, halto al deportoj". En unu alparolo al la homamaso aŭdiĝis la deziro pri "dissolvo de la nacioj". Tabulo fiksita al la movebla scenejo, sur kiu la fina koncerto okazis, surhavis la sloganon "Por la kosmopolita komunismo". Malpruvo de la kelkfoje aŭdigata tezo, ke sennaciistoj okupiĝas pri aferoj, kiu troviĝas kilometrojn for de la veraj zorgoj de la maldekstrularo.

La agadkampo de la kontraŭlandlimistoj kuntuŝiĝas ne nur kun la agadkampo de la sennaciistoj - evidente, ĉar ambaŭ estas eksplicite kontraŭnaciismaj - sed ankaŭ rilatas al la vivorealo de multaj esperantistoj, kiuj precipe dum la lastaj jaroj fuĝis trans landlimojn pro militoj. Kaj ĝi akordas kun la pramalnova revo faligi per komuna lingvo la "murojn de miljaroj" inter la popoloj. Jam Zamenhof parolis pri ebla estonta "kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon" - kiu laŭ li cetere povus esti unulingva - kaj tio estas alia formulo de la ideo "dissolvi la naciojn", al kiu senlandlimistoj kaj sennaciistoj fokusigas sian atenton.

Unu aspekto de la kontraŭlandlimisma agado certe kaŭzus kaprompiĝon al multaj esperantistoj: la multa, kvazaŭ demonstra uzado de la angla en sloganoj sur slogantukoj kaj vokataj voĉe. "No borders, no nations, stop deportations" kaj "for freedom of movement and de*fencing the nations" ["por libereco de moviĝo kaj senbariligo de la nacioj"] estis ĉie videblaj. Ankaŭ mi, kiom multrilate mi emas distanciĝi de la Esperanto-movado, pli ŝatas Esperanton kiel simbolon de kosmopoliteco. Mi nur provas imagi, kio okazus, se kontraŭlandlimisto hazarde vagus al retejoj, en kiuj movadanoj de la kutima tipo reklamas Esperanton. Tie li aŭ ŝi ekscius, ke Esperanto estas patenta ilo por savi etnajn lingvojn, kulturojn kaj identecojn. Alivorte, por eternigi la landlimojn en la kapoj de la homoj. La angla do restos, ĝis proponiĝos alloga alternativo, la plej akceptata simbolo de kosmopoliteco.