Karaj Geamikoj!



Laŭ nia opinio la suba iniciato de Renata Ventura, kadre de la usona organizaĵo Change.org, havas movadhistorian signifon.



Oni povas informiĝi pri la iniciato ĉi tie:



http://www.education.change.org/actions/view/study_esperanto_10_minutes_a_day_and_become_a_world_citizen



(Lernu Esperanton ĉiutage dum 10 minutoj kaj fariĝu monda civitano!)



Se vi alklakos la retadreson, vi trovos la sekvan, anglalingvan promesproponon, kiun ni tradukis Esperanten:



***************************************************************************



"Esperanto estas neŭtrala, internacia lingvo, kiun oni kreis por esti ponto inter diversaj kulturoj kaj popoloj. Krom la fakto, ke ĝi estas politike kaj kulture neŭtrala, ĝi estas la plej facile lernebla lingvo sur Tero. Por lerni la anglan lingvon oni bezonas 10 JAROJN, - Esperanto estas alproprigebla ene de 4 MONATOJ.

Milionoj da homoj parolas ĝin, en ĉiu angulo de la terglobo. Miloj da libroj estas verkitaj en tiu ĉi lingvo, vi trovos centojn da kantoj, gazetoj kaj revuoj, ĝi estas la plej rapida vojo por kontaktiĝi kun la mondo.

Lernu Esperanton ĉiutage dum 10 minutoj. Post 4 monatoj vi akiros sperton sufiĉan por konversacii kun ĉiuj, kiuj bone parolas Esperanton. Ene de 4 monatoj Vi povas fariĝi monda civitano.

Rigardu la filmeton de spertulo pri lingvoj.(*) Eĉ se vi ne aliĝos al tiu ĉi promespropono, la filmo estas rigardinda.



http://www.youtube.com/watch?v=_YHALnLV9XU



Vi povos sendi al mi persone (aŭ al la suba komentejo) ĉiujn demandojn koncerne la lingvon. Vi povas lerni ankaŭ helpe de la Interreto, sen instruisto.

Sperto igas min skribi la sekvan atentigon: - antaŭ ol vi atakus, serĉu per Google. Estas pli bone ataki, se oni estas informita. Ĝoje mi respondos.



Ĉi tiu promespropono estas sen templimo, kaj mi atendas kiel eble plej multajn subskribontojn."



Renata Ventura, Houston, USA

***************************************************************************



Ni proponas aliĝi al la iniciato per klako al la surskribo "Sign this pledge".



La iniciato perfekte konformiĝas al la INTERRETA EPOKO!



Se Vi jam estas membro de la organizaĵo Change.org , alklaku nur la vortojn

"Click here" en la frazo If you already have a Change account, click here.



Se Vi ankoraŭ ne aliĝis al tiuj(**), kiuj tra tiu ĉi organizaĵo subtenas la Universalan Esperanto-Asocion, vi devas plenigi malgrandan enketilon:



First name = unua nomo, baptonomo, persona nomo

Last name = familia nomo

Your Email = via retadreso

La blanka ortangulo (rektangula paralelogramo) estas loko por rimarkoj(laŭeble anglaj/esperantaj).



Ju pli multaj homoj aliĝos, des pli multajn homojn ni povos atentigi pri la ekzisto de Esperanto. La altirforto de la promespropono estos multe pli granda, kiam ĝi havos jam plurmil subskribontojn.



Ni petas vin traduki en vian nacian lingvon, kaj plusendi tiun ĉi mesaĝon ankaŭ al viaj ne-esperantistaj geamikoj.



Plej amike kaj dankeme



Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas



Membroj de la 40-jara Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo kaj de la Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto



______________

(*) Claude Piron, pasintjare forpasinta, eminenta, por-esperanta aganto, psikologo, plurlingva interpretisto.



(**) pli ol 3700 subtenantoj el 38 landoj, vidu ankaŭ la retejon

http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools