La Manifesto pri Akvo de

‘Inĝenierarto Sen Limoj’



Premiso

La aliro al akvo estas homa rajto, agnoskata de Unuiĝintaj Nacioj kiel universala rajto, same kiel ekonomiaj, sociaj, kaj kulturaj rajtoj. La akvo, kune kun la aero kaj kun la suna lumo, estas nepra por ĉiuj homoj kaj estas postulita kondiĉo de vivrajto.

Tial ni konsideras akvon kiel komunan havaĵon, socian havaĵon kiun oni kundividu, tiel ke ĝi ne fariĝu kaŭzo de militoj kaj konfliktoj inter popoloj. Ekonomiaj havaĵoj, en la merkata funkciado, estas anstataŭeblaj kaj elekteblaj. La akvo, ĝuste kaŭze de sia neanstataŭebleco, ne povas konsideriĝi ekonomia havaĵo aŭ varo.

Ni kredas pro tio, ke komercado je akvo kaj privatigantaj procezoj de la akvaj servoj ne estas la ĝusta vojo por garantii tiajn specifaĵojn, precipe en nacioj, en kiuj ne ekzistas socia protektado.

La etika mastrumado de akvo estas baza aspekto por la konstruado de “alia” estonto komuna al tuta homaro. Ni tial opinias, ke la regado de la akva ciklo devu sekurigi travideble la aliron universalan al tiu rimedo, inklusive de partoprenigaj sistemoj de la civitanoj kaj de la komunumoj, ekde la mastrumado de la provizantaj fontoj ĝis la elpurigado kaj la kontrolado de la kloakaĵoj.

La aliro al akvo devus esti garantiata de la internacia komunumo sur bazo de justecaj kaj solidarecaj principoj kaj per racia kaj sintenebla maniero en la uzado de akvo.



Ni denuncas

(Datenoj el Raporto: Beyond scarsity: power, poverty and the global water crisis – UNDP 2006 hdr.undp.org/hdr2006)

§ la senigon je la ebleco aliri akvon por pli ol unu miliardo da homoj en la mondo. La manko de senriska akvofonto estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malsanoj kaj de malriĉeco. Nepura akvo kaj manko de taŭgaj sanitaraj servoj precipe responsas pri la 1,8 milionoj da infanaj mortoj ĉiujare;

§ la evidentan malegalecon de aliro al akvo. La individua konsumo de akvo en Usono estas 575 litroj ĉiutage, en Eŭropo 200-300 litroj, dum en landoj de la Sudo de la mondo oni ĉiutage konsumas malpli ol 10 litrojn. Eĉ en la interno de la sama lando estas grandaj malegalecoj: la plej malriĉaj personoj ofte ne sukcesas aliri al akva distribua reto kaj ili estas devigitaj provizi sin ĉe privataj revendistoj, kiuj liveras pli malbonkvalitan kaj tre multekostan akvon. Ĉirkaŭ du trionoj el la homoj sen aliro al senriska akvo-fonto vivas per malpli ol 2 dolaroj ĉiutage. Unuiĝintaj Nacioj fiksas je 40 litroj la ĉiutagan minimumam neceson, dum la OMS asertas, ke sub la sojlo de 50 litroj oni povas jam paroli pri suferado pro akvo-manko;

§ la laŭgradan redukton de la provizfontoj kaŭze de poluado kaj de troa akvo-elpreno. Laŭ la UNDP-taksado, 1,4 miliardoj da homoj en la mondo loĝas en akvobasenoj kie konsumado de akvaj rimedoj transpasas la minimuman nivelon de la natura repleniĝo. Tio okazas en la plej oftaj kazoj en regionoj forte dependaj de la agrara produktado, kie akva kvalito endanĝeriĝis pro poluado (ekzemple la ebenaĵo de la Gango en Suda Azio, la Norda Ĉinio kaj la altebenaĵoj en la Norda Ameriko) ;

§ la tro grandan kaj ne elteneblan konsumon de minerala akvo en botelo. La produktiva ciklo kaj la konsumado de minerala akvo havas altegajn kostojn. Ĉiutage en la mondo estas malplenigataj pli ol 200 milionoj da akvoboteloj, kiuj estas transportitaj precipe per kamionoj utiligante fosilian fuelon. Al ĉiu ne reciklita akvobotelo estas bezonataj 500 jaroj por degradiĝi. Italio havas mondan rekordon de konsumado de akvo en boteloj: 184 litroj je persono jare, kontraŭ monda meznombro de nur 24 litroj.

§ la inerton de la internaciaj strukturoj: Por atingi la celojn de la jarmilo pri aliro al akvo kaj al sanitaraj servoj antaŭ 2015, estas bezonataj 10 miliardoj dolaroj ĉiujare. “Ili povas ŝajni impona sumo, sed ĝi devas enkadriĝi en la konteksto de la medio. Ĝi estas samvalora al kvin tagoj da militaj elspezoj kaj malpli ol duono de tio, kiun riĉaj landoj elspezas ĉiujare por aĉeti mineralan akvon”, skribas la Raporto UNDP 2006.



Ni pretendas

§ disponi je aliro al akvo kiel rajton sankciitan de la institucioj lokaj, naciaj kaj internaciaj kaj garantiata por ĉiuj homoj, tute senescepte, en la kvanto, kiun universale oni opinias taŭga. Super tiu sojlo, ni petas, ke la rajto aliri al akvo mastrumiĝu tiel ke estu senkuraĝigata malŝparo kaj neadekvata konsumo;

§ vidi la valoron de la akvo kiel komunan havaĵon de la homaro, ne redukteblan al varo kaj ne submetigeblan al ekonomaj kaj lukraj profitoj;

§ havigi al ni la protekton kaj la defendon de la teritorio kaj de la akva rimedo kiel antaŭeco en la agado kaj en la politika pripensado cele sekurigi viveblecon sur nia planedo ankaŭ por la venontaj generacioj;

§ asekuri partoprenajn procesojn de la komunumoj pri la mastrumado de la akvaj rimedoj, pere de la kontribuoj de la civitanoj, de la organizaĵoj kaj de la movada reto, cele realigi senperan publikan spacon de mastrumado;

§ starigi internacian fonduson asignatan al projektoj, kiuj celas akvajn rimedojn, teritorian mastrumadon kaj konservadon de hidrogeologiaj ekvilibroj;

§ asekuri la travideblecon en la mastrumado, pere de telekontrolado de la administracioj kaj de la elektotaj investadoj flanke de la civila socio;

§ vidigi la neceson raciigi la konsumon de la akvo por la agrara kaj industria uzado, pere de forigo de malŝparoj, de limigo de poluado de la akvoriĉa subgrundo kaj alpreno de taŭgaj reŭtiligaj kaj elpurigaj sistemoj;

§ garantii publikan, demokratan kaj kunpartoprenitan kontrolon de la akvaj servoj.



Kiel itala reto de la asocioj “Inĝenierarto Sen Limoj” ni nin devontigas:

§ apogi projektojn kiuj garantias la rajton je akvo kaj je agoj kie la akvo devus esti konsiderata kiel komuna havaĵo de la homaro;

§ evoluigi edukadokampanjojn pri ĝusta mastrumado de la akvoj, en kiuj oni substreku kiamaniere protektado kaj gardado de niaj teritorioj eblas nur pere de la partopreno de ĉiuj homoj;

§ antaŭenpuŝi edukadon pri konscia akvokonsumo, en kiu oni klarigu la konsekvencojn en la medio kaŭzitajn de la konsumado de akvo en boteloj, por kuraĝigi ĝian limigatan kaj responsan konsumadon;

§ igi civitanojn, instituciojn kaj mastrumantajn instancojn sentemaj pri la neceso raciigi la akvajn konsumojn, precipe la konsumojn en agrara kaj industria medioj, pere de pli efika kaj pli bone funkcianta agado kaj utiligado de akvaj rimedoj.