Normal 0 14

AMATA DOM’ GEPATRA DOM’ (laŭ Maria Konopnicka)

Amata dom’, gepatra dom’,
Ci somernokte, en la vent’’,
Per tili’-voĉ’ dormigas min
Kaj viŝas larmojn en silent’.

Amata dom sub pajl-tegment,
De olda port’ gepatra sojl’
Rakontas pri iama temp’,
Salutas min el dorna voj’

Amata dom’ kaj bonodor’
De freŝa fojn’, matura gran’
Humida popl’, kampara roz’,
Interplektita kun kratag’

Amata dom’, nigra arbar’,
La fiera kanto’ de l’ susur’
Fantom-ĝemoj de venta ĥor’
Ekbolas ene mia sang’

Amata dom’, gepatra dom’
En tempesto, en duba tag’,
Dume animon frapas fulm’
Memor’ pri ci ja savas min.

Se amas mi, se volas mi,
trovi la panon en ĉi dom’,
Kun kor' mi vartu ĉe ĉi sojl’
En ĉi muroj ripozu kor’


Mi tradukis ĝin libere, ne laŭvorte, zorgante teni saman ritmon, sed mi ne sukcesis teni la rimojn.
La originalo estis kreita en subjekto „vi“, mi ŝanĝis ĝin en “mi”, tenante la originalan ritmon kaj saman kvanton de silaboj.