Saluton, Amego mia! a&k 4
Jam pasis du jaroj de nia edziĝo kaj ĉiu tago ĝis nun estis plenigita kun ĝojo kaj feliĉo. Kompreneble ke ni ankaŭx havis malfacilaĵojn, sed la amo estis pli forta ol ĉio.
Kio estas la amo? Tio estas preskaŭx neeble priskribita. La amo estas diversa por la diversaj homoj. Estas malfacile priskribi per kelkaj frazoj ĝuste kion mi sentas al vi, sed vi bonege scias tion, ĉar ĉiutage ni sentas nian amon. Kaj mi feliĉegas ke mi havas edzon kiel vi.
Dankon ke vi ekzistas en mia vivo! Vi ofte parolas al mi pri niaj komunaj revoj, pri nia estonteco kaj ke ni restos ĉiam kune. Viaj vortoj ĉiam feliĉigas kaj trankviligas min kaj mi nur povas esti dankema al Esperanto ke dank’al ĝi nun ni estas kune kaj tre baldaŭx ni havos nian novan domon kie ni daŭxrigos kun nia feliĉego.
Regule ni diras unu la alian ke vi estas mia trezoro kaj reciproke mi estas via. Ne la vortoj parolas, parolas ĉiujn niajn malgrandaj gestoj, kiujn ni faras reciproke, ofte ni ne devas findiri la frazojn, ĉar la alia jam scias ĉion kaj mem daŭxrigas la frazon. Sufiĉas nur unu rigardo por ke ni komprenu nin....do la vortoj ne estas necesaj.
Via mano kostante serĉas min dum nokte kaj mi volontege brakumas vin.
Mi neniam forgesos la tagon de nia egziĝo en Bulgario-la 5an de julio 2013.
Silentis. Oni povis aŭdi nek uno sonon ekstere, nenio movado, eĉ la hundoj kiu ĉiu vespere senĉese bois, nun ankaŭ silentis, kvazaŭ ĉiu de ni sciis ke post kelkaj horoj mia vivo prenos tute alian direkton. Miaj pensoj rapide flugis, mia kapo kvazaŭ eksplodis pro la multegaj memoroj, kiuj samtempe invazis en ĝi.
Mi vidis mian tutan vivon kiel sur blendo kaj en tiu ĉi momento nek por sekundo mi jam dubis, ke mi prenis la plej saĝan kaj kuraĝan decidon en mia vivo. Ekde 5ª de julio mi estis tute nova virino, kiu sekvis siajn revojn kun vi.
La luno provis eliri en nia ĉambro tra la malfermita fenestro kaj lumigis la liton, mi facile povis vidi kiel trankvile dormis la Viron de miaj revoj, mi aŭskultis vian ritmikan spiron kaj tio ege trankviligis mian freneze batatan koron. Mi sentis kiel protektanta mi estis de vi, mi feliĉis en ĉiu momento kiam vi en sia sonĝo brakumis min kaj diris “Mi estas ĉi tie”.

Jes, post kelkaj horoj ni devis esti geedzoj kaj kun tiu penso mi renkontis la sunleviĝon. La unuaj sunaj radioj jam komencis ludi en la ĉambro kaj mi silente volis forlasi la liton por ke ne vekigi mian edzon, sed vi jam estis vekiĝinta kaj ridante kisis min.
Vi diris: “Ho, vi ankaŭ ne havas paciencon, same kiel mi.”
Mi nur volas diri al vi, ke vi ĉiam estas en miaj pensoj, sed tio tute ne estas novaĵo por vi….
Mi amas vin de profundeco de mia koro kaj tiel estos.
Kisas kaj brakumas Vin, Kjell Randehed, mia Unua kaj Lasta Amego!

Via bulgara edzineto…