Ŝi, pri kiu ne eblas forges’

Font’ de plezur’ kaj pent’ sen ĉes’

Mia trezor’, aŭ ja por mi

Tre kosta prez’


Ŝi, ĉu la somermuzika em’?

Ĉu la aŭtuna frostotrem’?

Ĉu centaj malsamaĵoj en

Nur unu tag’? tuta frenez’


Ŝi ĉu belulin’ aŭ rabobest’?

Ĉu la malsat’ aŭ ĉu la fest’?

La voj’ al la ĉiel’

Aŭ voj’ al la infer’


Ŝi por miaj revoj la spegul’

Reflekt’ de rid’ en akvorul’

Eble ne estas tiel ŝi

Laŭ ŝajnas ver’


Ŝi por ĉiuj en feliĉa aspekt’

Kun al sukses’ l’ okuloj en direkt’

Okuloj ne videblaj

En la plor’


Ŝi eble la am’ zorgenda sen esper’

Venas al mi de pasinta aer’

Kaj ĝin memoros mi

Por ĉiam for’


Ŝi ĉu estas mia viv’ motiv’?

Ĉu la kial’ de mia viv’?

Preokupiga in’, ĉe l’ sun’ aŭ pluv’por mi


Ŝi rid’ kaj plor’ mi igos en’

Memorigaĵojn por la plen’

De mia viv’ kun emoci’

Ja mia vivo estas ŝi, ŝi , ŝi