Karaj geamikoj,

Mi decidis meti informon ĉe Ipernity pri tiu ĉi projekto:

http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/


ĉar mi opinias ĝin interesa kaj utila.

Por alproksimigi al vi la iniciaton kaj klarigi la kialojn kaj ideojn, mi citas suben la vortojn de la inicianto mem:


„ Mia projekto komenciĝis tute hazarde, iun vesperon. Mi ja mencias, ke mia celo estas atingi 2 milionojn, sed la realo estas, ke tia nombro estas neatingebla, ĉar multaj ne havas aliron al interreto kaj multaj estas skeptikaj pri la ideo lasi la propran nomon aŭ retadreson en retejo. Oni timas, ke temas pri malbona iniciato, ke oni sendos proponojn pri aĉetoj de produktoj, sed ne estas tiel: oni povas eĉ decidi, ke la propra nomo ne aperu. Iel ajn, neniu povas trovi ies retadreson aŭ aliajn personajn datenojn... Temas pri 100% "inocenta" iniciato kaj, se vi volas helpi min (dankegon!), vi devus atentigi pri tio: neniu organizo kaŝiĝas malantaŭ la iniciato, sed unuopa esperantisto, kiu eble naive kredas, ke neniom kostas al esperantistoj eniri tiun liston, almenaŭ sennome, se la apero de la propra nomo konsistigas tiom grandan problemon!
Jes, eble estas utopio atingi grandan nombron, sed ni klopodu.
Ĉiu povas helpi siajn amikojn sen interreto subskribi la nombradon.
Se oni havas 2-3-4 amikojn, oni povas helpi ilin partopreni, uzante la propran komputilon, aŭ, se tio ne eblas, tiun de la laborejo, de la ŝatata kafejo aŭ restoracio... Ne malfacilas trovi kroman aliron al interreto nuntempe en evoluintaj landoj! Tio tamen devas okazi kun la samopinio de la amikoj.
Mi dankas vin pro la emo kunlabori, aperigante tekston ĉe Ipernity.
En la lastaj semajnoj observeblas plialtigo de subskribintoj. Ni esperu, ke la afero ne haltu.
Bv. disvastigi la novaĵon kaj eĉ tiun ĉi retmesaĝon ie ajn. Se kelkaj timas, ke mi estas trompisto, ni montru al ili, ke mi estas nur kutima esperantisto, eble naiva, eble freneza, sed ja entuziasma pri nia ŝatata internacia lingvo.
Amike,
Roberto Pigro”