/ Lasta parto de la Epilogo de "Polaj Floroj" /
Kiel dom` el brikoj - vers` el tristo.
El sopiro mia - verskonsisto!
C^e l` vistula bordo kante bruas
La siren` samtone kaj refrene:
Ke Vistulo fluas, Vistul` fluas,
Kio dau~ ros - funde kus^as ene.
Verso mia, kiel arg^entstrio
De harligo g^ia plekt` severa!
Vers` sin kovis el la nostalgio,
Kiel batas font` tra roko tera...
Vers` el s^tonoj kaj ruinoj
De junag^o mia kaj patrio!
Fluu, s^velu, ondo de pasio,
Larmoj c^ielarkaj en fascino!
Plilongig^u - fluatingu - kaptu
Tagon Hejmolandan. C^u vi au~ das,
Kiel la Vistulo fluas, plau~ das?
Kuron vian al c^i flu` adaptu,
Bus^malferme la soifaj rimoj
Trinku sorbu tiujn du esprimojn;
Ke Vistulo fluas, Vistul` fluas...
Vers` - denaska lingvo kaj destino,
Pola lando - vortoj de l`patrino,
Panjo - s^in ne havis mi kurag^on
Alparoli, krom per preg^omag^o.
Panjo, vi al mi en beba ag^o,
C^armojn kantajn sorc^alblovis,
Griza kap` ec^ nun da ili plenas,
Kaj la knabo la mazurkon strofis,
Kie sono kun reson` sin c^enas
Kaj la koro pro admir` serenas,
Preg^on vi instruis al infano,
Poste ec^:"vi estas kiel sano"
- C^io estis en c^i lingvo sama,
Per c^i lingvo nun, kun korotremo,
Plena da esper` kaj malespero,
La duvortan himnon mi deklamas,
Kvazau~ prideklamus mi poemom:
Ke Vistulo fluas... Vistul` fluas...
Panjo kaj versaj^o, kaj patrio,
En adoro mia triunuas!
Tonas kaj resonas: "Vistul` fluas"!
Bruas kaj rebruas:"Vistul` fluas"!
Mi konfesas antau~ l`poezio
Mira, kvazau~ antau~ tribunalo:
Ke c^i lingvon, kiel la novalon
Ame mi traplugis grunde-funde,
Konas humon g^ian mi profunde,
,Sablon oran, karbon kaj juvelojn,
Kaj, samkiel en bastkorbon berojn,
Mi kolektis g^ian rosdisbrilon,
Ercsonoron fajanan, naturecan
El karnecaj floroj de Brazilo,
Arboj de White Plains, herb` Massachusetts`a;
Mi ja enas en radikoj g^iaj,
Trunko, branc^oj, frondoj ric^foliaj,
Kiel la abel` en c^el` miela.
Mi pli haste kaptas g^ian veron
Ol soifaj lipoj sukvinberon,
Kanton pli sorc^belan , dolc^abelan
Mi ne au~ dis sur la pola tero...
Ho, rivero, g^i en ondoj siaj
Reripetis stelojn varsoviajn,
Kaj krepuskon, kaj tagig^on helan,
Kiel ripetas verson belan
/Flue, treme - kaj pro emocio
Voc^` sin rompas kiel lumradio
Sure de torenta akvostrio,
Sed kun pli la dolc^o, pli da c^armo
Mikse tiam fluas vers` kun larmo/,
Ho, rivero, vi parkeris en memoro
La lazuran verson de c^ieloj,
Nubostrofojn, s^tormo-mirfabelojn,
Iliadon oran de l` au~roro,
Kaj la sanktan Skribon de la steloj -
Ho, bardino griza, vi ja devis
Per la fajro de c^efurbo bruli,
Mug^i, kiam Varsovi` ululis,
C^i Hiobo de la polaj urboj!
Super vi la firmamento krevis
Kaj vi flamon respegulis,
Sed per sama ondo sen perturboj
Fluis vi fiere kaj libere,
Kaj brultorc^oj - domoj incendie,
Sed ja inversitaj kap-al-tere,
En vi rug^e mars^is procesie...
Pro c^i rug^o ni, Vistul` revenas,
Kin vi envie funde tenas,
Venas ni per s^tormo kaj lavango
Kaj per nova kredo, nova juno,
S^tormo levos pugnon por la puno
Kaj versaj^on, krion, brilon, sangon.
Julian Tuwim
Trad. Andreo Rajski
Rio de Janeiro, novembro 1940
New Uork, julio 1944
- siren` - emblemo de Varsovio
- "vi estas kiel sano" - verso el la unaua strofo de
"Sinjoro Tadeo", de Adam Mickiewicz
- "Massachusetts`a" - elparolu; Masac^usets`a
estas erare skribita" Uork",
devas esti "York"
Sign-in to write a comment.