Kristo...

Mi iam ne plu ^cagrenos,

Mi iam al Vi revenos,

Kristo...

Min tia korploro gvidos,

Ke mi tra larmoj Vin vidos,

Kristo...

Per tia granda doloro

Mi plendos al Vi, Sinjoro,

Kristo...

Ke mia spirito sin levos

Al Vi kaj kor` mia krevos,

Kristo...

Julian Tuwim

Trad. Stanislaw Karolczyk